Cudrovice
| Cudrovice | |
| germane Zuderschlag | |
| pereinta vilaĝo | |
Vido al ĉirkaŭaĵo de la eksa vilaĝo
| |
| Oficiala nomo: Cudrovice | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Sudbohemia regiono |
| Distrikto | Distrikto Prachatice |
| Administra municipo | Volary |
| Historia regiono | Bohemio |
| Montaro | Šumava |
| Rivero | Blanice |
| Situo | Cudrovice |
| - alteco | 775 m s. m. |
| - koordinatoj | 48° 57′ 14″ N 13° 55′ 35″ O / 48.95389 °N, 13.92639 °O (mapo) |
| Katastro | 6,94 km² (694 ha) Cudrovice |
| Unua skribmencio | 1456 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 384 51 |
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Cudrovice (germane Zuderschlag) estas pereinta domaro en distrikto Prachatice. Ĝi troviĝas proksimume 5 km sude de Záblatí. Ĝi troviĝas super kanjona valo de rivero Blanice en supermara alteco 775 m, sur la eksa vojo de Ora pado. Sur la kontraŭa flanko de Blanice proksime de Cudrovice (sed jam ester ĝia katastro) troviĝas ruino de burgo Hus kaj apud ŝoseo al Blažejovice muelejo Blanický mlýn.
Cudrovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 6,94 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1456.
En la jaroj 1938 ĝis 1945 Cudrovice estis sekve de fermo de Munkena interkonsento almembrigita al Nazia Germanio. Post la dua mondmilito post la ellandigo de germanaj loĝantoj la vilaĝo restis malplena. Post la jaro 1949 transloĝiĝis ĉi tien kelke da novaj loĝantoj, sed en la jaro pereis loka nacia komitato kaj en la jaro 1956 Cudrovice definitive pereis. La domoj kaj la preĝejo estis egaligitaj kun la tero.
Nuntempo
[redakti | redakti fonton]Cudrovice estas baza setlejunuo sur la samnomata katastra teritorio, ĝi estas konsisto de Mlynářovice, kio estas parto de urbo Volary. En la jaro 1993 esis simbole renovigita rtombejo (kelkaj tomboŝtonoj estis purigitaj kaj lokigitaj en vicon, meze estis starigita kruco). Sur la loko de preĝejo de Kronado de Virgulino Maria estas nun ligna ruĝa kruco aj monumento kun teksto: "Ĉi tie situis paroĥa preĝejo de Kronado de Virgulino Maria en Cudrovice. La preĝejo estis konstruita kaj konsekrita en la jaro 1894, neniigita en la jaro 1966".
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Ĉe ŝoseo 14136, sur la loko de la eksa preĝejo de Kronado de Virgulino Maria, estis starigita ligna ruĝa kruco kaj monumento
- Ĉe la sama komunikilo sur altaĵo troviĝas retenigata kapelo
- Ĉe tiu ĉi ŝoseo troviĝas ankaŭ niĉa kapelo
- Simbola renovigita tombejo kun kruco troviĝas proksime de deflankiĝejo al ruino de burgo Hus.
- En la katastran teritorion Cudrovice trafas parto de naturrezervejo Kanjono de Blanice.
Cudrovice en filmo
[redakti | redakti fonton]En la spaco, kie antaŭe situis Cudrovice, estis en la jaro 1977 filmita granda parto de filmo Volání rodu, la fina parto de trilogio, kiu estis daŭrigo de la antaŭaj filmoj Osada Havranů kaj Na veliké řece.[1]
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Monumento sur loko de la eksa preĝejo
-
Simbola tombejo
-
Ŝoseo 14136
-
Kapelo en altaĵo
-
Niĉa kapelo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Havranpírko svenis, la aktoroj frostis kaj Šťastná chvíle timis lupojn. Kion vi ne scias pri filmado de filmo?", Seznam. Kontrolita 2020-09-15.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||

