Cuenca de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cuenca de Campos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47650
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 198  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 3′ N, 5° 3′ U (mapo)42.058333333333-5.0552777777778Koordinatoj: 42° 3′ N, 5° 3′ U (mapo) [+]
Alto 775 m [+]
Areo 48 km² (4 800 ha) [+]
Cuenca de Campos (Provinco Valadolido)
Cuenca de Campos (Provinco Valadolido)
DEC
Cuenca de Campos
Cuenca de Campos
Situo de Cuenca de Campos
Cuenca de Campos (Hispanio)
Cuenca de Campos (Hispanio)
DEC
Cuenca de Campos
Cuenca de Campos
Situo de Cuenca de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cuenca de Campos [+]
vdr

Cuenca de Campos [KŬENka deKAMpos] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Cuenca de Campos estas etimologie rilatebla al loknomo de Vakceoj nome Cancia aŭ alude al "malsuprejo".

Cuenca de Campos en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Preĝejo de Sankta Justo.
Preĝejo de Campos de Sankta Maria de la Kastelo.
Konvento de Sankta Bernardino de Sieno.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 47,93 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 208 loĝantojn. Ĝi perdis 1 550 loĝantojn el la 1850-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 63 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, legomoj) kaj brutobredado (ĉefe ŝafoj por laktoproduktado) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejoj kaj la konvento, kies plej monumenta parto estis akirita kaj forportita de la usona riĉulo William Randolph Hearst.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]