Cuencas Mineras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cuencas Mineras de Aragón)
Loko de la komarko Cuencas Mineras en la nordo de la provinco Teruelo en sudo de Aragono.

Cuencas Mineras [KŬENkas miNEras] (Minbasenoj) estas komarko de Aragono (Hispanio) en la nordo de la provinco Teruelo. Ties administracia ĉefurbo estas Utrillas kaj la ĉefurbo histori-kultura estas Montalbán. Ĝi havas areon de 1407,60 km² kaj populacion de 7 960 loĝantoj.

La komarko enhavas 30 municipojn kaj 43 loĝlokojn, ĉiuj el ili apartenantaj al la provinco Teruel kaj al la regiono Aragono. La plej gravaj kaj loĝataj municipoj de la komarko estas Utrillas (2978 loĝ.) kaj Montalbán (1233 loĝ.).

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Municipoj de la komarko Cuencas Mineras.

La komarko enhavas la jenajn 30 municipojn:

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komarko limas norde kun Campo de Belchite, okcidente kun Jiloca, sude kun Maestrazgo kaj Comunidad de Teruel kaj oriente kun Bajo Martín kaj Andorra-Sierra de Arcos. Tri riveroj fluas tra la teritorio: nome Aguasvivas, Martín kaj Guadalope, ĉiuj el ili alfluantoj de Ebro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Stratoj de la historia urbo Montalbán.

Kiel sugestas la nomo, la komarko estis tradicie minenhava, kun minoj de karbo (en variaĵo konata kiel lignito), fero, gipso, plumbo kaj salo. Ekde komenco de la 20-a jarcento kun la disvolvigo de la minsektoro, la ekonomia aktiveco pri minado estis la ĉefa enspezofonto.

La fermo de la lasta karbomino en 2003 rezultis en neceso de industria transformado. La instalado de kelkaj entreprenoj en la industria zono Cuencas Mineras en Montalbán (inter kiuj Casting Ros, por fabrikado de pecoj por la aŭtomobila industrio) klopodas reaktivigi la komarkan ekonomion. La komarko tamen suferis la perdon de 15 000 loĝantoj laŭlonge de la lasta jarcento.

Pri agrikulturo, la ekstremaj temperaturoj kaj la malmulta profundeco de la kultivebla grundo malhelpas la disvolvigon de tiu sektoro, limigitan al kultivoj sen irigacio. Pro tiu, tiu teritorio neniam havis fortan agrikulturon, tute duaranga kompare kun la minado. En 2004, tiu sektoro kontribuis nur per 10% al la komarka malneta valoro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]