Cuevas del Almanzora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Cuevas del Almanzora
Cuevas del Almanzora (Almería, Andaluzio)
Cuevas del Almanzora (Almería, Andaluzio)

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago-de-Andaluzio.svg Andaluzio
Provinco Flag Almería Province.svg Almería
Municipo Cuevas del Almanzora
Poŝtkodo 04610 (núcleo urbano, pedanías otros) [+]
Retpaĝaro cuevasdelalmanzora.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Cuevas del Almanzora
Demografio
Loĝantaro 11 649 [1]
Loĝdenso 44,3 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°18′N 1°52′U  /  37.3°N, 1.867°U / 37.3; -1.867 (Cuevas del Almanzora) (mapo)Koordinatoj: 37°18′N 1°52′U  /  37.3°N, 1.867°U / 37.3; -1.867 (Cuevas del Almanzora) (mapo)
Alto 88 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 263 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Map of Cuevas del Almanzora (Almería).png
Cuevas del Almanzora (Andaluzio)
DMS
Cuevas del Almanzora
Cuevas del Almanzora ne sur mapo
Cuevas del Almanzora sur la municipa mapo de Andaluzio
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Cuevas del Almanzora [+]
Information icon.svg
vdr

Cuevas del Almanzora estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 263 km2 kie loĝas 11649 geloĝantoj, do loĝdenso estas 44.3 loĝ./km2. Cuevas del Almanzora situas je 97 km de la provinca ĉefurbo Almería en la komarko Levante Almeriense.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo Cuevas del Almanzora estas en la nordoriento de la provinco Almerio, lime norde kun Huércal-Overa kaj Pulpí, sude kun Vera kaj Antas, oriente kun la Mediteranea Maro kaj okcidente kun Antas kaj Huércal-Overa denove. Estas 14 km de marbordo.

Nordokcidente: Huércal-Overa Norde: Huércal-Overa kaj Pulpí Nordoriente: Pulpí
Okcidente: Huércal-Overa kaj Antas Rosa de los vientos.svg Oriente: Mediteranea Maro
Sudokcidente: Antas kaj Vera Sude: Vera kaj Mediteranea Maro Sudoriente: Mediteranea Maro

Kelkaj geografiaj elementoj de la municipo estas la rivero Almanzora, la Akvorezervejo de Cuevas del Almanzora ĉe la rivero Almanzora, la delto de la rivero Almanzora, la montaroj Sierra de los Pinos (kunhavata kun la municipo Pulpí), Sierra Almagrera kaj Sierra de Almagro, en kiu estas la monteto Cucharón, de 711 metroj de alto —maksimuma altaĵo de la municipo—.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 11649 geloĝantoj de la municipo Cuevas del Almanzora estas 5622 inoj kaj 6027 viroj. En la 263-kvadratkilometra teritorio estas 22 setlejoj, kie loĝas 10520 geloĝantoj, kaj aliaj 1129 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 144, 75 inoj kaj 69 viroj, kaj mortis 93, 42 inoj kaj 51 viroj. Tiel la natura kresko estis 51 (0.4%). La laborkapabla loĝantaro estis 5137 homoj (44.1%).

Oni atingis pinton en la 1910-aj jaroj kun pli ol 26 000 loĝantoj, poste oni falis pro la Hispana Enlanda Milito kaj la elmigrado de la 1960-aj jaroj ĝis sub 8000; poste oni rekuperis ĝis super 13 000.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas en la urbo diversaj muzeoj, kastelo de la Markiso de "los Vélez", preĝejoj kaj konventoj, ses arkeologiaj kuŝejoj de diversaj epokoj kaj kulturoj, naŭ palacetoj, mineja arkitekturo, kavodomoj, kaj sportejoj.

Kastelo de la Markiso de "los Vélez".


Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Los Vélez.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007