Cugir
Aspekto
| Cugir · Kudzsir · Kudsir | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbeto en Rumanio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Lando | |||||
| Regiono | |||||
| Distrikto | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 515600 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 19 473 (2021) [+] | ||||
| Loĝdenso | 55 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 45° 51′ N, 23° 22′ O (mapo)45.84361111111123.363611111111Koordinatoj: 45° 51′ N, 23° 22′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 300 m | ||||
| Areo | 354,1 km² (35 410 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| situo en la distrikto | |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Cugir - jen rumane, prononco [kuĝir], (hungare Kudzsir [kudĵir], germane Kudzsir - estas urbo en Rumanio ĉe la norda piedo de la Cugir-montaro sudokcidente de Sebeș. Administre apartenas al ĝi Bucuru, Bocșitura, Călene, Goașele, Fețeni, Mugești kaj Vinerea.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 4 866 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj); en 1992 29 437 (rumanoj, 2 % da hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 19 473 loĝantoj sur areo de 354,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 55 loĝantoj/km². Ĝi estas industria urbo kaj elirpunkto por la turistoj al la Cugir-montaro.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua mencio skriba estas el 1493 (laŭ aliaj: 1330). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad vármegye). Ĝia ferlaborejo konstruiĝis en 1801.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapeŝto.
Gravaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Mária Érsek (11-a de decembro 1908 – Budapeŝto, 4-a de oktobro 1976): pianistino, muzikpedagogino.
- Valeria Stoica (n. 10-a de majo 1920): pentristino.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Urba retejo (rumane)
- Administra mapo de la distrikto Arkivigite je 2011-05-26 per la retarkivo Wayback Machine (rumane kaj hungare)




