Cugy VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg - La mallongigo VD en Cugy VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Cugy.

Cugy
Blazono de Cugy
Blazono de Cugy
Cugy
Cugy
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Koordinatoj  46°34′59″N 6°38′26″O  /  46.58306°N, 6.64056°O / 46.58306; 6.64056 (Cugy VD)Koordinatoj: 46°34′59″N 6°38′26″O  /  46.58306°N, 6.64056°O / 46.58306; 6.64056 (Cugy VD)
Nombro de enloĝantoj 2535
Areo 2,90 km²
Alteco 710 m super marnivelo
Poŝtkodo 1053
Komunumkodo 5516
Mapo de Cugy
Situa mapo de Cugy
Information icon.svg
vdr

Cugy estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2535 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Cugy situas en la sudo de la regiono Centro de Vaŭdo (en franca lingvo Gros-de-Vaud), sur la monteta tavolo sur la akvodislimo inter la riveroj Talent de la riversistemo de Rejno en nordo kaj Mèbre de la riversistemo de Rodano en sudo. La komunumo apartenas al la aglomeraĵo de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cugy kaj diversaj novaj loĝokvartaloj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,90 km², de kiuj 35,9% estas kovritaj de arbaro, 37,6% servas por agrikulturo kaj 26,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Cugy limas en nordo al Bretigny-sur-Morrens, en oriento al Laŭzano, en sudo al Le Mont-sur-Lausanne, en sudokcidento al eksklavo de Laŭzano, kaj en okcidento al Morrens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Cugy pasas pasas la kantona ĉefvojo n-ro 150 de Laŭzano al Thierrens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 2 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Laŭzano. Pere de la loka buslinio n-ro 60 de la regiona laŭzana transportentrepreno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Cugy datiĝas el la jaro 968 kiel in villa Cuzziaco; el la jaro 1147 datiĝas mencio kiel Cusi. En la jaro 1163 la bieno Cugy apartenis al la Abatejo Montheron. Dum la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Cugy apartenis al la Voktejo Laŭzano. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Cugy

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: François Béboux: Cugy en Historia Leksikono de Svislando (2010-03-17)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]