Cuiabá

| Urbo Cuiabá | |||
| Flago | Blazono | ||
| municipo de Brazilo • urbego | |||
|---|---|---|---|
| Datreveno | 1-a de januaro | ||
| Fondiĝo | 1727 | ||
| Nomo de la loĝanto | cuiabano | ||
| Urbestr(in)o | Mauro Mendes (Brazila Socialista Partio) ĝis 2016 | ||
| Situo | |||
| Subŝtato | Mato-Groso | ||
| Mezoregiono | Centro-Sul Mato-Grossense | ||
| Mikroregiono | Cuiabá | ||
| Najbaraj urboj | Ne disponebla | ||
| Geografiaj aspektoj | |||
| Areo | 3.538,17 km² | ||
| Loĝantaro | 550.562 loĝ. 2009 [1] | ||
| Loĝdenso | 148,90 loĝ./km² | ||
| Alteco | 165 metroj | ||
| Klimato | tropika | ||
| Horzono | UTC-4 | ||
| Sociaj indikiloj | |||
| IHD | 0,821 2000 [2] | ||
| MEP | R$ 7.189.521.000 (41) - 2006 [3] | ||
| MEP per capita | R$ 13.244,00 2006 [3] | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 78000-000 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 585 367 (2016) [+] | ||
| Loĝdenso | 167 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 15° 36′ S, 56° 6′ U (mapo)-15.595833333333-56.096944444444Koordinatoj: 15° 36′ S, 56° 6′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 165 m [+] | ||
| Areo | 3495,424 km² (34 954 2.4 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC-04:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Cuiabá [kujaba] estas urbo de Brazilo, ĉefurbo de subŝtato Mato Grosso.
Situo : 15° 35′ 45″ Sudo 56° 05′ 49″ Okcidento / 15.5958 °S, 56.0969 °U (mapo)
Esperanto en Cuiabá
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ 1945 tie movadis Keller Farina.
De la 21-a de septembro ĝis la 15-a de decembro 1984 funkciis Esperanto-kursoj en la jenaj institucioj de Cuiabá: Federacia Universitato de Mato Grosso, “Liceu Cuiabano” kaj Sekretariofico pri Edukado de la subŝtato Mato Grosso. La tiama subŝtatestro, s-ro Julio Campos, kaj lia edzino estas simpatiantoj de Esperanto-movado kaj subtenas la dediĉan laboron de samideano Ciro Gomes de Freitas, ĉefa respondeculo pri la disvastigo de la Esperanto.
La 7-a Kongreso de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) en Januaro 1985 okazis en Cuiabá sub la protekto de s-ino Izabel Pinto Campos, edzino de la subŝtatestro, kiu oferis bankedon al la junuloj ĉe “Palácio Alencastro”.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Estimativas da população para o Brasil em 2008 (14 de aŭgusto 2009). Alirita 5 de septembro 2009 .
- ↑ Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Arkivita el la originalo je 2009-10-03. Alirita 11 de oktobro 2008 .
- ↑ 3,0 3,1 Produto Interno Bruto dos Municípios 2003-2006 (16 de decembro 2008). Alirita 26 de junio 2009 .
| ||||||




