Cuilén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cuilén
Reĝo de la Skotoj
Regado de 967 ĝis 971
Antaŭulo Dubh
Sekvanto Kenneth la 2-a
Persona informo
Cuilén mac Iduilb
Naskonomo Cuilén mac Ildulb (malnovskotgaele), Cailean (skotgaele)
Naskiĝo 1-an de januaro 954 (0954-01-01)
Morto 971
en Abington (?)
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Iona
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Skotlando vd
Subskribo Cuilén
Familio
Dinastio Alpinoj
Patro Indulf
Gefratoj Amlaíb vd
Infanoj Konstantino la 3-a
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cuilén mac IldulbCailean (mortis en 971) estis reĝo de Skotlando de 967 ĝis 971. Li estis unu el la tri konataj filoj de la reĝo Indulf (Ildulb mac Causantín), la aliaj estantaj Amlaíb kaj Eochaid.

Estas supozite ke Cuilén estis implikita en la morto de sia antaŭulo Dubh (Dub mac Maíl Coluim), kiu venkis Cuilén-on en batalo en 965.

En 971, Cuilén, kune kun sia frato Eochaid, estis mortigita en Lothiano de Amdarch, princo de Strathclyde. La mortigo estus venĝo pro la seksatenco de Cuilén al la filino de Amdarch. La Kroniko de la Reĝoj de Alba ne mencias ke li estis entombigita en Iona, sed la raporto pri la morto de Dubh sugestus ke tio ĉi estis verŝajne la kazo.

La frato de Dubh, Kenneth la 2-a (Cináed mac Maíl Coluim), kies trono estis kaptita provizore de Amlaíb, la frato de Cuilén, sekvis lin. La filo de Cuilén, Konstantino la 3-a (Causantín mac Cuilén), iĝis pli malfrue reĝo.

Referenco[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cuilén en la angla Vikipedio.