Saltu al enhavo

Cujama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cujama
urbo de Japanio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 99 410  (2021) [+]
Loĝdenso 196 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 4′ N, 134° 0′ O (mapo)35.069111111111134.00447222222Koordinatoj: 35° 4′ N, 134° 0′ O (mapo) [+]
Areo 506,33 km² (50 633 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Cujama (Japanio)
Cujama (Japanio)
DEC
Situo de Cujama

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tsuyama, Okayama [+]
vdr

Cujama, (japane 津山市) estas urbo en Japanio, en ĉefa insulo Honŝuo, en Regiono Ĉugokuo, en Gubernio Okajamo.

Oficejo en Cujama

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2023 Cujama havis populacion de 97 507. Jam en meze de la 20-a jarcento la loĝantaro atingis la internacian kvalifikon urbego kaj kulminis en la 1990-aj jaroj, poste la loĝantaro malpliiĝis, eĉ fine de la 2010-aj jaroj perdis la kvalifikon urbego.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Cujama situas ĉe montaro for de la maro. Gubernia sidejo Okajama (urbo) troviĝas 43, Totoro 54, Himeĵi 69, Jonago 74, Kakogava 84, Fukujama 86, ĉefurbo Tokio 511 kilometrojn aere laŭ [1][rompita ligilo].

Cujama estas malnova loĝloko, en la paseo laŭ pilgrima vojo havanta kelkajn gastejojn. Dum la Sengoku-epoko oni konstruis kastelon sur la loko de antikva fortikaĵo. Sekve Cujama graviĝis, ĉar la fortikaĵo defendis la areon. La fortikaĵo estis detruita en 1874. Hodiaŭ nur la ŝtonaj fundamentoj restas, krom ununura gvattureto, kiu estis rekonstruita en 2005. Cujama estis kreita laŭ la moderna municipa sistemo en 1889 kaj ekhavis urban statuson en 1929. En 1938 31 homoj mortis en masakro. En 2005 najbaraj urboj aliĝis al Cujama.

Ekonomio de Cujama konsistas el komerco, agrikulturo kaj industrio. La urbo havas plurajn industriajn parkojn.

En Cujama universitato kaj nacia altlernejo prezentas la altan edukadon.

La fervojaj kaj aŭtovojaj kontaktoj estas bonaj en Cujama. La urbo estas fervoja nodo kun stacidomo kaj fervojaj haltejoj. Kiel en multaj japanaj urboj, biciklado estas tre ofta formo de transporto, precipe inter lernantoj.

Cujama situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun tre varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 13,6 °C. La jarpluvo averaĝas 1501 milimetrojn. En ĉiuj monatoj pluvas.

Bildoj pri Cujama
Aĉetstrato
Stacidomo
Fortikaĵo
Bazlernejo
Biblioteko
Kulturejo
Muzeo
Preĝejo
Vendejego


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • muzeoj
  • fortikaĵo
  • festivaloj

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans