Cukujomi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cukujomi (japane ツク (キ) ヨ (ユ) ミ ) estas vira kami en mitologio de la ŝintoismo. Li estas frato de Amaterasu kaj Susanoo kaj naskiĝis el la dekstra okulo de Izanagi, kiam tiu lavis sin en rita antaŭpreparo al la submondo. La patro de Cukujomi komisiis lin jene: „Via Moŝto devas regi la noktan landon!“.

Lia nomo venas plej verŝajne el Luna kalendaro (kie cuki signifas „Luno“, jomi signifas „submondo“, „nokto“ aŭ „malheleco“).

Ĝi estas apenaŭ menciita diaĵo en la japana mitologio.