Cullinan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La naŭ ĉefaj ŝtonoj eltranĉitaj el la kruda diamanto. Supre: Cullinans II, I, kaj III. Sube: Cullinans VIII, VI, IV, V, VII kaj IX.

La Cullinan estas unu el la plej grandaj diamantoj. Ĝi estas la plej granda ĝis nun trovita kruda diamanto.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

La 26-an de januaro 1905 malkovris Frederik Wells la plej grandan iam trovitan diamanton en la fama sudafrika "Premier"-minejo apud Pretoria. La diamanto estis 3106 karatojn peza (ĉirkaŭ 621,2 gramoj), kaj estis nomita laŭ la ercejestro Sir Thomas Cullinan.

La sudafrika guberniestro, Generalo Louis Botha, donacis la diamanton al la angla reĝo Eduardo la 7-a, okaze de ties 66-a naskiĝdatreveno (la 9-an de novembro 1907). Estas interese scii, ke oni sendis ĝin per poŝtotrajno.

Tranĉado[redakti | redakti fonton]

En Amsterdamo ĝi estis distranĉita de la tranĉisto J. Ascher je 105 eroj, naŭ grandaj kaj 96 malgrandaj ŝtonoj. La naŭ grandaj diamantoj estas nun parto de la britaj kronjuveloj kaj troviĝas en la londona "Tower".

Cullinan 1[redakti | redakti fonton]

La plej granda (530,2 karatoj) ero famiĝis sub la nomo Stelego de Afriko (Great Star of Africa). Ĝi estis tranĉita piroforme kaj enlaborita en la reĝan sceptron.

Cullinan 2[redakti | redakti fonton]

Cullinan 2 (ankaŭ nomita Steleto de Afriko) estas 317,4 karatojn peza. Ĝi estis enmetita en la frontoplaton de la brita reĝkrono (Imperial State Crown).

Cullinan 3[redakti | redakti fonton]

Cullinan 3 estas 94,4 karatojn peza kaj estis tranĉita piroforme. Kune kun Cullinan 4 ĝi estis enmetita en la kronon de Reĝino Mary en la jaro 1911.

Cullinan 4[redakti | redakti fonton]

Cullinan 4 estas 63,6 karatojn peza kaj estis tranĉita kvadrate. Ĝi troviĝas hodiaŭ en la krono de Reĝino Mary.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Cullinan 5: 18,5-karata; nun en broĉo
  • Cullinan 6: 11,5-karata
  • Cullinan 7: 8,8-karata; nun en broĉo
  • Cullinan 8: 6,8-karata; nun en broĉo
  • Cullinan 9: 4,39-karata; nun en ringo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj