Cumberland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cumberland
Cumberland

Cumberland, antaŭa provinco en la nord-okcidento de Anglio, ekde 1974 parto de Kumbrio.

Dum la sepa jarcento, ĝi estis parto de la anglo-saksa regno Northumberland. En 975 ĝi iĝis parto de Skotlando, kaj dum la du sekvantaj jarcentoj la anglaj kaj skotaj regnoj batalis por la posedo de la provinco. Fine en 1157 ĝi estis parto de Anglio, malgraŭ oftaj invadoj de la skotoj. La ĉefurbo estis Carlisle, kie la normandoj konstruis imponan kastelon.