Cunduacán
Cunduacán | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo kaj urbo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Tabasco | ||
Poŝtkodo | 86680–86698 | ||
Kodo laŭ INEGI | 27006 | ||
Retpaĝaro | http://www.cunduacan.mx/ | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 112 036 | ||
Loĝdenso | 229 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 18° 3′ N, 93° 10′ U (mapo)18.05-93.166666666667Koordinatoj: 18° 3′ N, 93° 10′ U (mapo) | ||
Alto | 10 m | ||
Areo | 1017,1 km² | ||
Horzono | UTC -6 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cunduacán Municipality [+] | |||
Cunduacán estas unu el la 17 komunumoj de la meksika subŝtato Tabasco, kiu situas en sudorienta parto de Meksiko (survoje al la duoninsulo Jukatano, ĉe la meksika golfo. La ĉefurbo de la komunumo ankaŭ nomiĝas Cunduacán. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 27006.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 112036 loĝantojn. El tiuj estis 55075 viroj kaj 56961 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1017,1 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 10 metroj super la marnivelo.
En la komunumo ekzistas 109 tiel nomataj loĝlokoj (laŭ INEGI statistike por urboj, vilaĝoj, domaroj).
Klimato
[redakti | redakti fonton]En la komunumo jare falas averaĝe 1947 mm/m² de precipitaĵo. Kiel en la tuta subŝtato en la komunumo relative ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 26,2 °C.
Sociogeografio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2000 en la komunumo vivis 85392 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 154 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,18 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Cunduacán Arkivigite je 2011-05-17 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)