Cuphead

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cuphead

Disvolvo Studio MDHR
Eldoninto Studio MDHR
Distribuo Steam
Muziko Kristofer Maddigan
Platformo Xbox One
Ĝenro platforma videoludo
Ludomaniero two-player video game
Regilo komputila klavaro
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj) 10+
vdr

Cuphead (taskapo) estas sendependa platforma videoludo de la kanada videoludstudi StudioMDHR Entertainment, en kiu la ĉefrolulo Cuphead, antropomorfa taso, devas atingi la finon de du-dimensiaj vojoj, sen esti pafita de diversaj malamikoj. La rolulo devas venki diversajn malamikegojn por repagi ŝuldon al diablo. La ludo estas ege inspirita de usona stilo de desegnofilmoj en la 1930-aj jaroj nomita Rubber hose (ĉefe de la verkoj de Max Fleischer), kaj celas imiti ĝiajn spiriton, formojn kaj temojn. Cuphead aperis por Microsoft Windows kaj Xbox One la 29-an de septembro 2017. Ĝi ricevis laŭdojn pro sia artstilo, kaj iĝis konata pro sia malfacileco laŭ videoluda ĵurnalisto. Pli ol miliono da unuoj estis vendataj du semajnojn post lanĉiĝo.