Curd Jürgens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Curd Jürgens
Persona informo
Naskonomo Curd Gustav Andreas Gottlieb Franz Jürgens
Naskiĝo 13-an de decembro 1915 (1915-12-13)
en Solln
Morto 18-an de junio 1982 (1982-06-18) (66-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo korinfarkto
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioAŭstrio
Familio
Patro Curd Jürgens
Edz(in)o nekonata valoro • Judith Holzmeister • Eva Bartok • nekonata valoro • nekonata valoro
Okupo
Okupo filmreĝisoro • teatra aktoro • filmaktoro • aktoro • voĉaktoro • televida aktoro
vdr
Curd Jürgens en portreto de Günter Rittner, 1980.

Curd Gustav Andreas Gottlieb Franz Jürgens [kud jigens], pli konata nur kiel Curd JürgensCurd Jurgens, kiam enlistigita en anglalingvaj filmoj (naskiĝis en la 13-a de decembro 1915, en Munkeno, kaj mortis en la 18-a de junio 1982, en Vieno), estis germana-aŭstra aktoro de germana-franca deveno.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Curd Jürgens naskiĝis en la 13-a de decembro 1915, en Munkeno. Lia familio transloĝiĝis al Berlino en 1925, kiam li havis dek jarojn. Lian aktoran karieron li komencis en berlina teatro. Jam ekde 1935 li aperis en iuj filmoj, sed dum longa tempo nur en epizodaj roloj. En 1941 li transloĝiĝis al Vieno por labori en la renoma Burgtheater kaj en 1945 li gajnis aŭstran civitanecon.

Jürgens famiĝis en 1955 pro la ĉefrolo en Des Teufels General, dramo de Carl Zuckmayer. Post tiu ĉi sukceso li tuj fariĝis internacie renoma kinaktoro, kiu tamen neniam plene neglektis la teatran laboron.

Curd Jürgens, kiu ankaŭ elprovis sin kiel aŭtoro kaj reĝisoro, mortis en la 18-a de junio 1982 en Vieno.

Filmoj[redakti | redakti fonton]