Curieuse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Curieuse
mapo (hispanlingva) de Praslin kaj ĉirkaŭaj insuletoj, interalie norde la insulo Curieuse
mapo (hispanlingva) de Praslin kaj ĉirkaŭaj insuletoj, interalie norde la insulo Curieuse
insulo
Situo Hinda Oceano
Insularo Sejŝeloj
Geografia situo 4° 16′ 58″ S, 55° 43′ 28″ O (mapo)-4.282861111111155.724444444444172Koordinatoj: 4° 16′ 58″ S, 55° 43′ 28″ O (mapo) f1
Curieuse (Inner Islands)
Curieuse (Inner Islands)
DEC
Curieuse
Curieuse

Map

Longo 3,6 kmf2
Larĝo 1,6 kmf3
Areo 3 km² f4
Plej alta loko Curieuse Peak
172 mf5
Ŝtato Sejŝeloj Sejŝeloj
Loĝantaro (neloĝata)
vdr
Curieuse (Sejŝeloj)
Curieuse (Sejŝeloj)
DMS
Situo de la insulo kadre de la Sejŝeloj

Curieuse estas insulo en la Hinda Oceano kaj apartenas al la granitaj "internaj insuloj" de la Sejŝeloj. La insulo situas 1 kilometron norde de la pli granda insulo Praslin.

Curieuse kovras areon de tri kvadrataj kilometroj kaj estas loĝata fare de nur malmultaj homoj. Dum la 19-a jarcento ĝi nomatis Île Rouge, "ruĝa insulo", kaj inter la jaroj 1833 kaj 1965 estis vivejo por lepro-malsanuloj.

En 1979 Curieuse kaj la ĉirkaŭaj akvejoj estis deklaritaj mara nacia parko de Curieuse cele al pli efika protekto de la loka faŭno. Nuntempe sur la insulo situas malgranda ekologia esplorejo por testudegoj kaj aliaj tipe sejŝelaj bestoj kaj plantoj. Nur fojfoje turistoj dum kelkaj horoj vizitas la insulon.

Foliaro de la palmo Coco de mer

Krom la sude najbara kaj pli granda insulo Praslin, Curieuse estas la sola loko, kie nature kreskas la sejŝela palmo, ankaŭ nomata Coco de mer ("mara kokoso") aŭ latine Lodoicea maldivica. Ĉar la maro inter la du insuloj tre malprofundas (ekzistas "vojoj" inter ambaŭ insuloj, kiuj konstante profundas malpli ol 10 metrojn sub la marasurfaco), oni supozas ke Curieuse pasintece estis parto de Praslin.