Cuzăplac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cuzăplac
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Sălaj
Alinome Középlak (hungare)
Iama hungara departemento Kolozs
Situo 46° 58′ N, 23° 12′ O (mapo)46.96611111111123.191666666667Koordinatoj: 46° 58′ N, 23° 12′ O (mapo)
Cuzăplac (Rumanio)
Cuzăplac (Rumanio)
DMS
Alto super maro 294 m
Poŝtkodo 457110
Loĝantaro
– komunumo 1.864 (en 2011; 1.809 en 2009)
– vilaĝo 570 (en 2011; 612 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 140878
vdr

Cuzăplac [kuzəplak] (hungare: Középlak [køzeplak]) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Zalău. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Cubleșu, Gălășeni, Mierța, Petrindu, Ruginoasa, Stoboru, Tămașa.

Geografie la komunumo konsistas el du brakoj, kiujn disigas Aghireșu en la najbara distrikto Cluj. En la okcidenta branĉo situas Tămașa, Pentrindu kaj Gălășeni, en la orienta Ruginoasa, Stoboru kaj Cubleșu. Cuzăplac kaj Mierța situas ĉe la vertico de la du brakoj.

Tra Cuzăplac iras la nacia vojo DN1G inter Huedin kaj Zimbor. En Gălășeni estas fervoja stacio ĉe la linio inter Huedin kaj Kluĵo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 ĝi havis 903 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 665 (rumanoj, 41 % da hungaroj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua mencio estas el 1219. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs (reĝa departemento) vármegye).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.