Saltu al enhavo

Cuzcurrita de Río Tirón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cuzcurrita de Río Tirón
municipality of La Rioja (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26214
Demografio
Loĝantaro 566  (2023) [+]
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 32′ N, 2° 58′ U (mapo)42.541388888889-2.9627777777778Koordinatoj: 42° 32′ N, 2° 58′ U (mapo) [+]
Alto 518 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cuzcurrita de Río Tirón (Provinco Rioĥo)
Cuzcurrita de Río Tirón (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Cuzcurrita de Río Tirón
Cuzcurrita de Río Tirón (Hispanio)
Cuzcurrita de Río Tirón (Hispanio)
DEC
Situo de Cuzcurrita de Río Tirón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cuzcurrita de Río Tirón [+]
vdr

Cuzcurrita de Río Tirón [kuzkuRIta derjotiRON] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro.[1]​ Ĝi estas trafluata de la rivero Tirón, kiel indikas la toponimo, kaj ĉe la monto El Bolo.

La malgranda municipa teritorio de Cuzcurrita de Río Tirón.
Kastelo de familio Velasco en Cuzcurrita de Río Tirón.
Preĝejo de Sankta Mikaelo en Cuzcurrita de Río Tirón.
Ermitejo de Sorejana.
Ermitejo de Tironcillo.

Toponimio

[redakti | redakti fonton]

Pri etimologio menciindas la deveno de la loknomo Cuzcurrita. Ĝi estas eŭska toponimo. Cuzcurrita apartenas al serio de toponimoj kun finaĵo en -ita (Botorrita, Arroita, Zorita, Irurita, ktp.) sed kiuj ne korespondas al diminutiva finaĵo ofta en hispana lingvo, sed kiuj aspektas rezulto de deformado de eŭskaj komponantoj kiel (h)egi / (h)ei / te(g)i kiuj signifas “lokon”, aŭ eĉ ibi, kun signifo vadejo aŭ trapasejo, al kiu aldoniĝas la perdo de la -E- de la finaĵo -eta. Formoj similaj al Cuzcurrita, kiel Cozcorrita kaj Coscurita estas abundaj en Iberio, eble devenaj de la eŭska komponanto "kozkor" kun signifo teraĵo, nekultivita kampo, restaĵoj, gruzejo ktp. Aŭ de la formoj "Kozkor" / "kuskur" kun signifo altaĵo, monteto.

Tiu nomo aperas dokumentita laŭ variaj mezepokaj citaĵoj kun diversa literumado kiel por ekzemplo: Coscorrita 947, 1104 kaj 1278, Coscorita 1124, Cozcorrita 1215, Coçcorrita 1257, Cozcorrita de Rrio Tiron 1373, Cuzcurrita 1450, Cuzcurrita del rrio Tiron 1484. Tiu toponimo havas lingvajn paralelojn en la eŭska medio ekzemple per Kuzkurruta de Etxonekoa (Badostáin, Navarra), derivita klare de "kuzkurruta" kiu signifas kreston, verton, pinton.[2]

La plej frua dokumento kun mencio estas de 1062 en kiu aperas la toponimo Coscorrita. En 1086, en rakonto pri miraklo de Santo Domingo de Silos, estas menciita lokano de Cuzcurrita nome Servando. La foruo de Miranda de Ebro registris fine de la 11-a jarcento la ekzistadon de Quosquorrita. En donacdokumento de du montetoj al la vilaĝo Bañares de 1167 aperas Cuzcurrita kiel Cozcorrita.[3]

En novembro 1367, la reĝo Henriko la 2-a de Kastilio rekompensis Juan Martínez de Rojas, per donaco de la Senjorlando de Cuzcurrita. En la 16-a jarcento, regante Filipo la 2-a, Pedro Velasco, naŭa Senjoro de Cuzcurrita, pro edziĝo al Marta de Rojas y Osorio, fondis heredaĵon kaj metis sian blazonon ĉe la pordego de la kastelo. Tiu kastelo estis konstruita de la familio Suárez de Figueroa fine de la 14-a aŭ komence de la 15-a jarcentoj. En la 19-a jarcento, eĉ post la leĝaro nuligante senjorlandojn, la kastelo plue apartenis dum jaroj al posteuloj de la familio Velasco-Rojas. Poste, en 1945 la novaj posedantoj restaŭris kaj aranĝi ĝin kiel loĝejo.

Cuzcurrita, en la Mezepoko, krom kastelon ekstermure, havis muregon.

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, de kies komenco oni malaltiĝis el 1 531 loĝantoj ĝis sub 500.

Nuna ekonomio dependas de industrio de vinproduktado, cerealoj, ŝafoj ktp.

Vizitindaĵoj estas preĝejo kaj ermitejoj, pilorio, kastelo, vitejaj kabanoj, ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.
  2. «REPERTORIO BÁSICO DE TOPONIMIA EUSKÉRICA EN LA RIOJA, AZNAR MARTÍNEZ - Biblioteca Gonzalo de Berceo». www.vallenajerilla.com. Konsultita la 6an de Novembro 2020.
  3. Historia (España), Real Academia de la; Govantes, Ángel Casimiro de (1846). Diccionario geográfico-histórico de España. Imprenta de los Sres. Viuda de Jordán e Hijos.