Cyanopica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blua pigo
Blua pigo
Blua pigo
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Paseroformaj
Familio: Korvedoj
Genro: Cyanopica
Bonaparte, 1850
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Cyanopica estas genro de birdoj apartenantaj ak la familio Korvedoj,​ kun du specioj distribuitaj en la orienta kaj okcidenta pintoj de Eŭrazio. La nomo de la genro estas la kombinaĵo de la greka termino κυανός (kianos) «malhelblua» kun la latina "pica" («pigo» pro kio kune ĝi signifas «blua pigo».[1]

Specioj[redakti | redakti fonton]

La genro enhavas nur du speciojn:[2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Iberia plua pigo antaŭe estis konsiderata subspecio de C. cyanus.

Dumlonge oni konsideris la genron Cyanopica monotipa, integrita en unusola specio, nome Cyanopica cyanus, kun disaj distribuoj en la du pintoj de Eŭrazio, eblem rezulto de la du lastaj glaciepokoj kiuj estus formortigintaj la intermezajn populaciojn, dum restis izolataj nur la birdoj de la malpli malvarmaj marbordaj areoj. Sed la analizoj de DNA montris grandan genetikan diverĝon inter la populacioj de Azio kaj Hispanio, kio pruvas, ke la disiĝo inter ambaŭ estis pli longa ol supozite, eble eĉ je la Plioceno, pro kio oni apartigis la birdojn en du specioj, plialtigante la iaman subspecion de Iberio, cooki, al la rango de specio.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jobling, James A (1991). A Dictionary of Scientific Bird Names. OUP. ISBN 0 19 854634 3.
  2. Frank Gill & David Donsker Jayshrike, shrikes, crows, mudnesters, melampittas, Ifrit, birds-of-paradise 2015 IOC World versio 4.4.
  3. BirdLife International (2012). «Cyanopica». Ruĝa Listo de minacataj specioj de la UICN 2014.3 (en angla). ISSN 2307-8235. Konsultita la 1an de januaro 2014.
  4. A. Kryukov, M.A. Iwasa, R. Kakizawa, H. Suzuki, W. Pinsker kaj E. Haring. Synchronic east–west divergence in azure-winged magpies (Cyanopica cyanus) and magpies (Pica pica)* Arkivigite je 2021-03-09 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20210309205216) J. Zool. Syst. Evol. Research 42 (2004) 342–35


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cyanopica en la hispana Vikipedio.