Cybill Shepherd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cybill Shepherd

Cybill SHEPHERD (n. la 18-an de februaro 1950 en Memphis, Tenesio) estas usona aktorino. Ŝiaj plej konataj roloj estas Jacy en The Last Picture Show, Betsy en Taxi Driver, Madeleine Spencer en Psych, Maddie Hayes en televidaj serioj Moonlighting, Cybill Sheridan en Cybill, kaj kiel Phyllis Kroll en The L Word.

Ŝi studis en la Novjorka Universitato, komence de sia kariero ŝi agadis kiel manekeno. Ŝi havis kontrakton kun L'Oréal por 8 jaroj. Ŝi ludas en filmoj ekde 1971.

Ŝia unua edzo estis en 1978-1982 David Ford. Ili filino Clementine Ford naskiĝis en 1979, ili divorcis en 1982. Ŝia dua edzo estis Bruce Oppenheim (1987-90), de kiu ŝi naskis ĝemelojn en 1987 (Molly Ariel kaj Cyrus Zachariah), ili divorcis en 1990.

Filmoj

  • 1971: The Last Picture Show
  • 1972: The Heartbreak Kid
  • 1974: Daisy Miller
  • 1976: Taxi Driver
  • 1976: Special delivery
  • 1977: Silver Bears
  • 1979: The Lady vanishes
  • 1980: The Return
  • 1983: Masquerade
  • 1984: Seduced
  • 1985-1989: Moonlighting (gajnis premion Golden Globe en 1985 kaj 1986 kiel plej bona aktorino en fako televida serio, komedio, muzikalo), Emmy-nomumojn
  • 1985: The long hot summer
  • 1989: Chances Are
  • 1990: Alice
  • 1990: Texasville
  • 1991: Married to it
  • 1991: Memphis
  • 1991: Once upon a crime
  • 1991: Which way home
  • 1992: Stormy weathers
  • 1992: Contract for murder
  • 1993: There was a little boy
  • 1994: While justice sleeps
  • 1994: Baby Brokers
  • 1995-1998: Cybill gajnis premion Golden Globe kiel plej bona aktorino en fako televida serio, komedio, muzikalo
  • 1999: The Muse
  • 2005: Martha Behind Bars
  • 2006: Hard Luck
  • 2007-2009: The L Word (kiel Phyllis Croll)
  • ekde 2008: Psych (kiel Madeleine Spencer)
  • 2009: Nora Roberts
  • 2010: Drop Dead Diva