Cyclanthera pedata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cyclanthera pedata
Arbustopizo (Cajanus cajan) en Okcidenta Timoro
Arbustopizo (Cajanus cajan) en Okcidenta Timoro
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj, Dikotyledonae
Ordo: Kukurbaloj, Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj, Cucurbitaceae
Genro: Cyclanthera
Specio: C. pedata
Cyclanthera pedata
(L.) SCHRAD.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Cyclanthera pedata (en la keĉua achuqchakaywa, el tio hispane caigua [kaiwa], germane „inka-kukurbo“ ), eventuale en Esperanto kajvao aĉukĉo estas plantospecio el la plantofamilio de la Kukurbacoj (Cucurbitaceae), kies folioj servas al la homa nutrado.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

floraro

La specio estas unujara grimpoplanto. Ĝi havas kalvajn tigetojn, kiuj forte odoras al kukurboj, se ili estas premataj. La folitigoj longas 2,5 ĝis 11 cm. La folioj estas grandaj kaj manforme lobitaj. La folioj grandas de 6 × 8 ĝis 19 × 24 cm.

La specio estas monoika. La masklaj floroj staras en 4 ĝis 35 cm longaj grapoloj, la inaj staras unuope. La floroj estas blankaj ĝis verdecaj kaj relative malgrandaj kompare al la aliaj specioj de la familio.

La frukto estas parte kalva kaj similas al veziko. La formo estas larmforma ĝis oblonga. Ili estas flave-verda kaj kvin ĝis 15 cm longaj. Ofte ili havas pikilojn. La semoj estas nigraj.

La kromosomo-nombro estas 2n = 32.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La specio hejmiĝas en la sudamerikaj Andoj. Ĝi kreskas en Mezameriko, Kolombio, Venezuelo, Peruo, Ekvadoro, Bolivio kaj Argentino. Ĝi estas kultivataj tie kaj kreskas ankaŭ sovaĝe tie. La planto ankaŭ estas kultivata en Azio (Hindujo, Ĉinujo). Ĝi estas relative tolera kontraŭ malvarmo kaj kreskas ĝis alteco de 2800 m super marnivelo. Ĝi kreskas ankaŭ ĉe temperaturoj super 0 °C.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La folioj estas manĝeblaj krude kaj kuirite. La fruktoj estas manĝataj krude kiel kukurboj aŭ kuiritaj. La semoj ankaŭ estas manĝeblaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • R. W. Robinson, D. S. Decker-Walters: Cucurbits. CAB International, Wallingford 1997, S. 111–112. ISBN 978-0-85199-133-7
  • Rafael Lira Saade: Cyclanthera edulis. In: Flora Mesoamericana[rompita ligilo], abgerufen 5. April 2008.