Cyndi Lauper
Cynthia Ann Stephanie "Cyndi" LAUPER /ˈlɔːpər/ LAW-pər (naskita la 22-an de junio 1953 en Kvinzo, Novjorko, Novjorkio) estas usona kantisto-kantverkisto kaj aktorino, gajninto de Grammy, Tony kaj Emmy -premioj [1].
En la 1980-aj jaroj ŝi ĝuis internacian sukceson per diskoj kiel Girls Just Want to Have Fun, Time After Time, She Bop, All Through the Night, True Colors, Change of Heart kaj I Drove All Night.
Ŝiaj totalaj vendoj de registradoj, kiuj inkluzivas 11 albumojn kaj pli ol 40 unuopaĵojn, superas 60 milionojn da ekzempleroj [2]. Cindy daŭre prezentas ĉirkaŭ la mondo, ofte travojaĝante en subteno de homaj rajtoj.
Lauper estas konata pro vigla popmuziko kun hela, knabineca voĉo miksita kun diversaj ĝenroj. Ŝi fariĝis pli ĉeftendeca tra la jaroj.
Kiel aktorino, Cyndi Lauper ĉefrolis en filmoj, televidserioj, kaj muzikaloj. Lauper ĉefrolis en Life with Mikey, kie ŝi ludis kune kun Michael J. Fox, kaj havis gastadon en la komedio Mad About You [3][4][5][6].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Give a Damn. The Huffington Post (October 11, 2011).
- ↑ "Cyndi Lauper and the secret feminist history of 'Girls Just Want to Have Fun'", April 30, 2015.
- ↑ Rolling Stone: 'The 100 Top Music Videos'. Alirita September 19, 2014 .
- ↑ . Feminist History in Song: Cyndi Lauper's 'Girls Just Want to Have Fun'. The Sexy Feminist blog (January 29, 2013). Arkivita el la originalo je May 18, 2013. Alirita April 19, 2014 .
- ↑ MTV: '100 Greatest Music Videos Ever Made'. Alirita September 19, 2014 .
- ↑ VH1: 100 Greatest Videos. Alirita September 19, 2014 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Cyndi Lauper ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Cyndi Lauper ĉe Internet Broadway Database (angle)
- Cyndi Lauper adoranta retejo
- "Cyndi Lauper" la kanto, fare de Mat Shearer
- Paul Burston, "Cyndi Lauper revenas kaj la Knabino ankoraŭ deziras amuziĝi" (intervjuon), The Times, la 2a de aŭgusto 2008
- New York Times ĉefaĵo, 2010