Cyrano de Bergerac (verko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Cyrano de Bergerac estas teatraĵo verkita en 1897 de Edmond Rostand. Kvankam estis vere reala persono nome Cyrano de Bergerac, la teatraĵo estis fikciigo de lia vivo kiu sekvas nur supraĵajn trajtojn de li.

La tuta teatraĵo estis verkita en verso, en rimaj paroj de po dekdu silaboj, tre proksime al la klasika aleksandra formo, sed en la versoj foje mankas cezuro. Ĝi estis detale esplorita, ekzemple pri la nomoj de membroj de la Franca Akademio kaj de la gravulinoj aluditaj antaŭ la komenco de la unua sceno.

La teatraĵo estis tradukita kaj ludita multajn fojojn, kaj estas respondeca el la enkonduko de la vorto "panaĉe" en angla kaj aliaj lingvoj.[1] Cyrano (la rolulo) estas fakte fama pro sia panaĉe (kuraĝo kaj sprito), kaj la teatraĵo finas kiam li diras "Mia panaĉe" ĝuste antaŭ sia morto. La du plej famaj anglalingvaj tradukoj estas tiuj de Brian Hooker kaj de Anthony Burgess. En Esperanto ĝi estis tradukita fare de André Cherpillod kaj eldonita de Fonto en 2016.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Edmond Rostand. Cyrano de Bergerac: A Heroic Comedy in Five Acts. Alirita la 22an de Aprilo 2018.