Cyril Potter
Cyril Potter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1899 en Ĝorĝtaŭno |
Morto | 30-an de novembro 1980 (81-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Gujano (1966–1981) Brita Gujano (1899–1966) ![]() |
Alma mater | Universitato de Londono Reĝina kolegio, Gujano Universitata kolegio Mico ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto ![]() |
Verkoj | Kara Lando Gujano, de Riveroj kaj Ebenaĵoj |
Cyril POTTER aŭ je plena nomo Robert Cyril Gladstone Potter (n. en 1899, m. en 1981) estis edukisto kaj komponisto el Gujano kaj la samnomulo de la edukista kolegio Cyril Potter College of Education. Li ankaŭ komponis la nacian himnon de Gujano, Kara Lando Gujano, de Riveroj kaj Ebenaĵoj.
Potter naskiĝis en la kvartalo Graham's Hall de la gujana ĉefurbo Ĝorĝtaŭno en 1899. Li estis lernejano en la elementa lernejo de la kvartalo Graham's Hall kaj la publika mezlernejo Reĝina kolegio (Queen's College) en Ĝorĝtaŭno, diplomiĝis ĉe la Universitata kolegio Mico (Mico University College) en Kingstono, Jamajko kaj ankaŭ ricevis honoran bakalaŭron pri la angla lingvo de la Universitato de Londono. Potter poste revenis al Gujano kaj instruis kaj servis kiel lernejestro ĉe la Instruista Trejnado-Centro en Ĝorĝtaŭno de 1933 ĝis 1941 kaj poste de 1941 ĝis 1945 kiel portempa instruisto de Queen's College. La instruista kolegio poste estis renomita laŭ li je la nomo Cyril Potter College of Education. Dum sia profesia vivo li vivis en la kolonio Brita Gujano de la Brita Imperio kaj en 1966 travivis la transformiĝon al sendependa lando Gujano. Lige al tio li komponis la himnon Verda Lando de Gujano, kiu en 1966 iĝis la nacia himno de la nova ŝtato. Li mortis en 1981.[1][2]

Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ eltiraĵoj el parolado de la kolegia prezidanto David Granger de decembro 2016 "What it takes to make an education nation" (Kio necesas por krei edukan nacion) (angle)
- ↑ Erwin Brewster: "Who is who in British Guiana - 1945-1948" (Kiu estas Kiu en Brita Gujano - 1945-1948), angle