Cyrill Vörös
Aspekto
| Cyrill Vörös | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Vörös Imre |
| Naskiĝo | 31-an de oktobro 1868 en Borszörcsök |
| Morto | 28-an de majo 1948 (79-jaraĝa) en Sátoraljaújhely |
| Lingvoj | Esperanto • hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | matematikisto esperantisto mezlerneja instruisto katolika sacerdoto |
Cyrill VÖRÖS (naskiĝis la 31-an de oktobro 1868 en Borszörcsök, mortis en 1948 en Sátoraljaújhely) estis hungara matematikisto, piarista monaĥo, esperantisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Cyrill Vörös en Vác aliĝis al la piaristoj en 1886, post la novicado li maturiĝis en Kecskemét, poste li studis teologion en Nitro. En 1891 li monaĥiĝis, post 2 jaroj pastriĝis, samtempe li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Ferenc József. Li instruis en piaristaj gimnazioj en Nagykanizsa, Léva (nun en Slovakio), Kecskemét kaj Budapeŝto ĝis 1920, poste li estis kuratoro de la ordeno. Lia scienca agado apartenas al geometrio, precipe de János Bolyai kaj de Bernhard Riemann, li eldonis plurajn verkojn ĉi-teme. Ekde 1909 li estis esperantisto, en UK 1929 li prelegis.
Verkoj en la hungara
[redakti | redakti fonton]- Egyszerű szerkezetű repülőrendszer legközönségesebb mozgásai. Kolozsvár (1893)
- Egyszerű repülőszerket vertikális mozgása (1895).
- Kísérleti természettan a középiskolák VII. és VIII. oszt. számára. Budapest (1901).
- A mathematikai és fizikai földrajz elemei. A gymnasiumok III. oszt. számára. U. ott , (1902)
- Analitikus Bolyai-féle Geometria. i. kötet Síkgeometria (hungarlingve, 1909)
Verkoj en Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Analitika geometrio absoluta, vol. 1 - La ebeno Bolyaia - Budapeŝto, eldonejo Kókai, 1911.
- Analitika geometrio absoluta, vol. 2 - La spaco Bolyaia - Budapeŝto, eldonejo Kókai, 1911
- Elementoj de la geometrio absoluta - Budapeŝto, eldonejo Kókai, 1911.

