Czesław Klimuszko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Czesław Klimuszko
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1905 (1905-08-23)
en Nierośno
Morto 23-an de aŭgusto 1980 (1980-08-23) (75-jaraĝa)
en Elbląg
Tombo Elbląg
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr

Czesław Andrzej KLIMUSZKO (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1905 en Nierosno (Distrikto Sokólski) — mortis la 25-an de aŭgusto 1980 en Elbląg / Elblongo) – pola sacerdoto, franciskano, klarvidanto, mediumo kaj spicherbisto.

La komuna tombo de franciskanoj i.a. de Czesław Klimuszko (dekstre) ĉe la preĝejo de Sankta Paŭlo en Elbląg / Elblongo

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Andrzej Klimuszko naskiĝis en plurinfana familio. Liaj gepatroj Wincenty kaj Zofia estis terkultivistoj. Frekventis lernejojn gvidataj de pastroj salesianoj en Różanystok. En Lvovo eniris katolikan ordenon, kaj en 1925 komencis novicon en Kalwaria Pacławska, kie ricevis ordenan nomon – Ĉeslao. Post la novico iris al Lvovo por fini gimnazion, kie montriĝis matematika maltalentulo. Teologiajn studojn pasigis en Krakovo. Sacerdotiĝis la 6-an de majo 1934, post kio estis sendita al Gniezno, Vilno , Łagiewniki kaj antaŭ la 2-a mondmilito Varsovien. Tuj post la milito eklaboris en Prabuty en Mazurio, kie okupiĝis pri almigrintoj, kiuj antaŭe loĝis trans Okcidenta Bugo. Inter la jaroj 1948-1952 vivis kun ŝanĝita nomo en franciskana monaĥejo en Lubomierz apud Tatroj. En 1952 estis sendita al vroclava diocezo, kie en Kwietniki estis paroĥestro. Li ĉi tie trapasis krizon, kiun sukcesis venki. En 1956 estis en Wyszogród kaj en 1961 laboris en Nieszawa, de kie septembre iris al Elbląg / Elblongo.

Parapsikologio[redakti | redakti fonton]

En la tempo de Klimuŝko parapsikologio estis lekciata en pli ol 30 okcidentaj universitatoj. Aperis pli ol 500 libroj pri paranormalaj fenomenoj. Li partoprenis la 2-an Internacian Kongreson de Psikotroniko, kiu okazis en 1975 en Monte Carlo (la 1-a estis en Prago, 1973). Siajn kapablojn montris publike kun ĉeesto de sciencistoj ankaŭ en Lucerno, Friburgo, Würzburg / , esperante Vircburgo aŭ foje Vurcburgo kaj en Pollando (Lodzo, Lublino, Krakovo, Poznano, Varsovio). Plejofte rigardis fotojn de nekonataj homoj kaj tuj rakontis pri iliaj vivaventuroj, familiaj konfliktoj, malsanoj kun eksterordinara precizeco. La famon li gajnis frue post la 2-a mondmilito, kiam eklaboris en Prabuty. Leteroj kaj poste homoj venadis al li kun peto, trovi laŭfote, perditan dummilite familianon. Prabuty fariĝis pilgrimloko.

Signifo de arboj[redakti | redakti fonton]

Ĉeslao Klimuŝko esploris influon de arboj al homoj. Laŭ tio li dividis arbojn je tri grupoj:

1. Utilaj: abio, akacio, betulo, hipokastano, junipero, klono, kverko, lariko, moruso, piceo, pino, tilio.

2. Malutilaj: alno, berberiso, sovaĝa nigra sambuko, poplo, tremolo.

3. Neŭtralaj.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Moje widzenie świata (Mia vidado de la mondo), eldono de Wielkopolskie Stowarzyszenie Różdżkarzy (Grandpolia Asocio de Divenvergantoj), Poznań 1978

  • parto 1-a - Parapsikologio en mia vivo, p. 88
  • parto 2-a - Ni serĉu feliĉon en la naturo, p. 89-168
  • parto 3-a - Reveno al la herboj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Patro Jan Maciejowski, Samarytanin w habicie, "Nasze Życie", n-ro 51/1993

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]