César Mallorquí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
César Mallorquí
Persona informo
Naskonomo César Mallorquí del Corral
Naskiĝo 10-an de junio 1953 (1953-06-10) (70-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido vd
Familio
Patro J. Mallorquí vd
Gefratoj Eduardo Mallorquí vd
Profesio
Okupo verkisto • raportisto • publikigisto • scenaristoĵurnalisto vd
Laborkampo ĵurnalismo • kreiva kaj profesia verkado • fantasta literaturo vd
Aktiva dum 1968– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

César MALLORQUÍ [majorKI] (Barcelono, 10an de junio 1953) estas hispana verkisto aŭtoro de pli ol 15 romanoj.

Lia patro, nome la fama hispana verkisto José Mallorquí, aŭtoro de serio de privakeraj romanoj pri El Coyote (la kojoto), tuj translokigis la familion al Madrido, kie César studis ĵurnalismon en la Universidad Complutense. El 1970 li kunlaboris al kelkaj gazetoj, ekzemple la humura La Codorniz (la koturno). El 1981 li dediĉis sin al reklamado kaj redaktorado. El 1991 li dediĉis sin al beletroj. Li ricevis multajn premiojn.[1]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis La donaco (Kristnaska rakonto) (tradukis Antonio Valén), teatrigebla dialogo kaj historio kristnaska aŭ kontraŭkristnaska.[2]

Literaturaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La vara de hierro. (Romano. Quaderns UPCF. 1993)
  • El círculo de Jericó. (Antologio. Ediciones B. 1995)
  • El coleccionista de sellos. (Romano. Ediciones B. 1996)
  • El último trabajo del Señor Luna. (Romano. EDEBÉ 1997)
  • La Fraternidad de Eihwaz. (Romano. EDEBÉ 1998)
  • La cruz de El Dorado. (Romano. EDEBÉ 1999)
  • El maestro oscuro. (Romano. EDEBÉ 1999)
  • La catedral. (Romano. SM 2000)]]
  • El hombre de arena (Romano. EDEBÉ 2001)
  • Las lágrimas de Shiva. (Romano. EDEBÉ 2002)
  • La puerta de Agartha (Romano. EDEBÉ 2003)
  • La compañía de las moscas (Romano. Alfaguara 2004)
  • La piedra inca (Romano. EDEBÉ 2005)
  • El viajero perdido (Romano. SM 2005)
  • La Mansión Dax. (Romano. SM 2005)
  • La caligrafía secreta (Romano. SM 2007)
  • El juego de Caín (Romano. Espasa 2008)
  • El juego de los herejes (Romano. Espasa 2010)
  • Leonís (Romano. EDEBÉ 2011)
  • La isla de Bowen (Romano. EDEBÉ 2012)
  • La estrategia del parásito (Romano, SM 2012)
  • Trece monos (Antologio, Fantascy 2015)
  • Las fabulosas aventuras del Profesor Furia y Mr. Cristal (Romano, EDEBÉ, 2015) (reviziita versio de la romano "La compañía de las moscas")

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Beletra Almanako (9), Oktobro 2010. Paĝo 29.
  2. César Mallorquí, La donaco (Kristnaska rakonto), Beletra Almanako (9), Oktobro 2010. Paĝoj 29-33.