Dániel Fehér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dániel Fehér
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1890 (1890-10-27)
en Mórichida
Morto 16-an de februaro 1955 (1955-02-16) (64-jaraĝa)
en Sopron
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo botanikisto
vdr

Dániel FEHÉR, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fehér Dániel estis hungara inĝeniero pri arbaro, botanikisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1954).

Dániel Fehér [1] naskiĝis la 27-an de oktobro 1890 en Mórichida. Li mortis la 16-an de februaro 1955 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dániel Fehér frekventis akademion de Selmec en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio), poste universitaton en Berlino. Dum la 1-a mondmilito li estis oficiro, poste li esploris kaj plulernis en universitato de Vieno helpe de stipendio. Li ekinstruis en ĉeflernejo de Sopron en 1920, kie li okupiĝis ankaŭ pri la botanika ĝardeno kaj biblioteko. En 1926 li esploris en Skandinavio, en 1934 en Saharo. Poste li instruis en universitato en Budapeŝto. En 1952 li doktoriĝis. Li okupiĝis ĉefe pri grundoj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Erdészeti növénytan I–III. (1929–1935)
  • Untersuchungen über die Mikrobiologie des Waldbodens (1933)
  • A Szaharán keresztül (Tra la Saharo) (1943)
  • Talajbiológia (1954)

Fontoj[redakti | redakti fonton]