Dániel Görgényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio



Dániel Görgényi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1898 (1898-04-11)
en Reghin
Morto 18-an de februaro 1978 (1978-02-18) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero • militinĝeniero • oficiropolitikisto
vdr

GÖRGÉNYI Dániel (goerge:nji) estis hungara inĝeniero pri mekaniko, honvedgeneralmajoro naskita en Szászrégen la 11-a de aprilo 1898 kaj mortinta en Budapeŝto la 18-an de februaro 1978.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Dániel Görgényi abiturientiĝis en Marosvásárhely (1915). Post la komenco de la unua mondmilito li translokiĝis kune kun sia patrino al Cegléd kaj li estiĝis dungito de la Pesti Hazai Első Takarékpénztár (Unua Ŝparkaso Hungara de Peŝto). En aŭtuno de 1917 oni envokis la armeon; en 1918–19 li batalis en la sikula bataliono. En somero de 1920 li vojaĝis tra Vieno al Budapeŝto kaj enpaŝis la nacian armeon. Li havigis en teknikuniversitato diplomon de inĝeniero pri mekaniko (1928), poste en jaroj 1928-30 li finis aktivoficiran kurson. En la fronto li transiris al sovetaj taĉmentoj kun siaj restitaj kunuloj el bataliono (jan. 1943). Li revenis Hungarion en februaro 1945 kaj li partoprenis en la liberigo de Aŭstrio kiel batalionestro. En jaroj 1946–52 li estis sekciestro en la Ministerio pri Defendo, de 1948 generalmajoro. De 1952 li laboris en la Landa Planoficejo. En 1956 li estis komisaro en la Hungara Memvola Unuiĝo.

Fonto[redakti | redakti fonton]