Dániel Jób

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dániel Jób
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1880 (1880-12-22)
en Arad
Morto 20-an de novembro 1955 (1955-11-20) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Elizabeth Simon vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • reĝisoro • verkistotradukistoteatrestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

JÓB Dániel (pr. jo:b da:niel) estis hungara verkisto, reĝisoro, teatrestro naskita en Arado la 22-an de decembro 1880 kaj mortinta en Budapeŝto la 20-an de novembro 1955. Lia edzino Böske Simon estis belecreĝino de Hungario kaj Miss Eŭropo (1929).

Pentraĵo pri Dániel Jób

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dániel Jób devenis el juda familio, li debutis kiel ĵurnalisto ĉe Magyar Hírlap. Liajn novelojn eldonis la revuo Nyugat sub titolo Ifjúkor (1908). La Gaja Teatro prezentis lian teatraĵon Orgona en 1913, la teatraĵon Őszi vihar en 1918. De 1907 li estis reĝisoro, ĉefreĝisoro de la Gaja Teatro, inter 1921–1939, poste inter 1945–49 artdirektoro. Li reĝisoris la verkojn de Sándor Bródy, Ferenc Molnár, Dezső Szomory, Sándor Hunyady. La repertuaron de la teatro li riĉigis per pluraj verkoj de la mondliteraturo (Čapek, Shaw, Pirandello, Ibsen, Ĉeĥov, O'Neill, Brecht, Hauptmann, Maugham, Galsworthy ktp.).

Dramtradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Engel: A vizek fölött (Magyar Színház, 1904);
  • Ĉeĥov: Ványa bácsi (Vígszínház, 1920).

Fonto[redakti | redakti fonton]