Dániel Jakobovits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dániel Jakobovits [jakoboviĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Jakobovits Dániel estis hungara elektro kaj maŝininĝeniero.

Dániel Jakobovits [1] naskiĝis la 9-an de septembro 1879 en Hungara reĝlando en Fenyőháza (nuntempa Ľubochňa en Slovakio). Li mortis la 20-an de novembro 1942 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dániel Jakobovits akiris inĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1901. Post siaj studoj li havis postenon en fabriko, ekde 1908 en privata firmao. En 1908 li fondis fakrevuon Elektrotechnika, kiun poste redaktis. Dum la 1-a mondmilito li estis direktoro de armea komisiono pri teknologio, poste konsilista inĝeniero de karbominejo. Li okupiĝis ekzemple pri centraloj, minado de manganoj en Úrkút. En 1919 li partoprenis en kreo de leĝo pri la elektro.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A háromszög oldalain emelt négyzetekről (1900)
  • Elektromossági törvényhozás (1910)
  • Az alumínium háborús jelentősége (Milita signifo de la aluminioj), (1917)
  • A román energiatörvény és néhány megjegyzés a magyar elektromossági törvénytervezethez (1925)
  • A magyar energiagazdálkodás és a törvényhozás (1938)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.