Dániel Pánczél

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PÁNCZÉL Dániel (pa:nce:l) estis hungara ĵurnalisto naskita en Méra en 1759 kaj mortinta en Vieno la 15-an de decembro 1827.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dániel Pánczél estis helpredaktoro de Magyar Kurir aperinta por jaroj en Vieno. Inter 1793 – 98 li redaktis por Transilvanujo la Bécsi Magyar Merkurius aperinta en Vieno dufoje ĉiusemajne. Ekde 1798 ĝis 1816 li estis kune kun Sámuel Decsy la redaktoro de la Magyar Kurir, ekde 1816 ĝis 1821 sola, poste inter 1821 – 24 kune kun Sámuel Igaz kaj ekde 1824 Kedveskedő, la aldonaĵon de Magyar Kurir. Li eldonis ankaŭ unu agrikulturan verkon kaj unu oficiran adresaron.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kozmutza Lívia: Az első magyar újságírók (Bp., 1928);
  • Dezsényi Béla – Nemes György: A magyar sajtó 250 éve (Bp., 1954).

Fonto[redakti | redakti fonton]