Dániel Vajda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VAJDA Dániel Léczfalvi estis hungara instruisto, fakverkisto pri vinberkulturo. Li naskiĝis en Marosvásárhely en julio 1793 kaj mortis en Marosvásárhely la 9-an de februaro 1860.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dániel Léczfalvi Vajda alvenis en 1814 en la universitaton de Vieno; en mezo de 1815 li revenis, kaj li fariĝis ĉedoma instruisto de infanoj de barono Simon Kemény. De 24-a de aprilo 1829 li instruis en kolegio Bethlen de Nagyenyed historion, latinon kaj estetikon, sed li devis abdiki de sia posteno post unu jaro pro malforteco de siaj okuloj. Li publikis siajn artikolojn en gazeto Gazdasági Lapok.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Szinnyei József: Magyar írók élete és munkái