Dénes Andrássy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dénes Andrássy
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1835 (1835-11-19)
en Krásnohorské Podhradie
Morto 23-an de februaro 1913 (1913-02-23) (77-jaraĝa)
en Palermo
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro György Andrássy
Patrino Franziska zu Königsegg-Aulendorf
Edz(in)o Franciska Hablawetz
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto • politikisto
vdr

Grafo Dénes Andrássy [dEneŝ andrAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Andrássy Dénes estis hungara magnato, mecenato, membro de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis György Andrássy.

Dénes Andrássy

Dénes Andrássy naskiĝis la 19-an de novembro 1835 en Hungara reĝlando, en Krasznahorkahosszúrét (nuntempa Krásnohorské Podhradie en Slovakio). Li mortis la 23-an de februaro 1913 en Palermo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dénes Andrássy post lernado li ekhavis postenon en la ŝtata administrado. En 1866 li edziĝis kaj li ne plu okupiĝis pri administraj taskoj. Li vivis alterne en Graz kaj Döbling (nuntempa apartenaĵo de Vieno), kie li famiĝis, kiel mecenato. Post morto de la edzino en 1902 li fondis muzeon pri sia edzino en Krasznahorkaváralja, kaj li senĉese apogis la artojn. Li refondis vilaĝon Szelepka, tial oni nomis la vilaĝon Dénesújfalu (=Dénes-nova-vilaĝo).

Fontoj[redakti | redakti fonton]