Dénes Borsiczky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

BORSICZKY Dénes [pr. borŝicki] estis hungara juristo, jurakademia profesoro naskiĝinta en Nagykároly la 6-an de septembro 1806 kaj mortinta en Peŝto la 23-an de julio 1853.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Borsiczky pristudis juron en Vieno, poste en Peŝto kaj li estis jurakademia profesoro en Poĵonjo ĝis sia morto ekde 1833. Li estis sekvinto de Sonnenfels kaj de Adam Smith.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Positiones ex universa jurisprudentia et scientiis politicis (Pesthini, 1827).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon