Saltu al enhavo

Dénes Lukács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dénes Lukács
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1816 (1816-01-01)
en Oradea
Morto 1-an de aprilo 1868 (1868-04-01) (52-jaraĝa)
en Nádudvar
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kartografo
oficiro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

LUKÁCS Dénes (pro. luka:ĉ) estis hungara honvedartilerikolonelo naskita en Nadjvarado 1816 kaj mortinta en Nádudvar la 1-an de aprilo 1868.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Dénes Lukács post fino de artilerioficira lernejo instruis en la supera artilerilernejo de Vieno. En 1848 oni komisiis lin pri organizado de honvedartilerio kaj teknika instruado. Li verkis manlibron pri artilerio por instrui la oficirojn. Post la falo de liberecbatalo oni kondamnis lin al morto, sed li ricevis amnestion. Li estis en malliberejo. Poste li loksidiĝis en Nádudvar. Li faris la unuan hungaran terglobon (1840).