Dénes Szabó (ginekologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dénes Szabó
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1856 (1856-05-04)
en Peŝto
Morto 17-an de januaro 1918 (1918-01-17) (61-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

SZABÓ Dénes (sabo:) estis hungara kuracisto, akuŝisto, ginekologo naskita la 4-an de majo Peŝto 1856 kaj mortinta en Koloĵvaro la 17-an de januaro 1918.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Dénes Szabó finis la universitaton en Budapeŝto (1879) kaj en 1880 li vojaĝis eksterlanden (Vieno, Dresdeno, Berlino, Edinburgo, Londono). En 1881 li iĝis en Budapeŝto praktikanto, poste asistanto en la kliniko de ginekologio, en 1889 privatprofesoro, en 1892 profesoro en Koloĵvaro, en 1905 – 1906 rektoro de la universitato. Li publikis en Orvosi Hetilap, Gyógyászat, en Kolozsvári Orvostermészettudományi Értesítő ktp.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A gyakorlati orvostan haladása (kun pluraj aliaj, Bp., 1890);
  • Az orvosi mentés kézikönyve (kun pluraj aliaj, Bp., 1891);
  • A kolozsvári egyetem orvosi karának története (Kolozsvár, 1896).

Fonto[redakti | redakti fonton]