Dénes Zsigmondy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Dénes Zsigmondy [dEneŝ ĵigmondi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Zsigmondy Dénes estis hungara violonisto, dirigento, muzikpedagogo. Lia origina familia nomo estis Liedemann. Lia parenco estis Richard Adolf Zsigmondy.

Dénes Zsigmondy [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1922 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de februaro 2014 en Bavario.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dénes Zsigmondy studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt (precipe de Géza Kresz (violonisto)), samtempe ankaŭ en Scienca Universitato Péter Pázmány. En 1944 li rifuĝis en Germanan Regnon, kie li kaŝiĝis ĉe germana familio. Depost la 2-a mondmilito li iris al Salzburg, kie li iĝis konata pro sia partopreno en la Somera Akademio, krome li instruis. Li estis solisto pri violono, krome li ankaŭ dirigentis (ekzemple en Bavara Radio). Li estis gastoprofesoro en 1972 en Usono, post jaroj en Japanio. Li iĝis konata kiel serĉita interpretisto de la verkoj de Mozart, Schubert, Beethoven, Béla Bartók. Li estis edziĝinta al la pianisto Anneliese Nissen, kun kiu li ofte ludis kune de 1947. La paro havis du filinojn. En 1997 li ricevis signifan hungaran premion.

Elektitaj muzikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]