Dési Bouterse
Dési Bouterse | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Desiré Delano Bouterse Dési Bouterse | |||||
Naskiĝo | la 13-an de oktobro 1945 (do nun 77-jara) en Domburg, Surinamo | ||||
Religio | katolika | ||||
Lingvoj | nederlanda [#] | ||||
Ŝtataneco | Surinamo • Reĝlando de Nederlando [#] | ||||
Alma mater | Reĝa Milita Lernejo [#] | ||||
Partio | Nacia-Demokratia Partio de Surinamo | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ingrid Figueira | ||||
Infanoj | Dino Bouterse [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • militisto [#] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
prezidanto de Surinamo | |||||
Dum | 12-a de aŭgusto 2010 – | ||||
Antaŭulo | Ronald Venetiaan | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Desiré Delano "Dési" Bouterse[1] (prononco [ˈbɑutərsə], naskiĝis la 13-an de oktobro 1945 , do nun 77-jara) estas surinama armeestro kaj politikisto. Ekde la 12-a de aŭgusto 2010 li estas la naŭa kaj nuna ŝtata prezidanto de Surinamo.
Kiel armea oficiro, li fakte estis la diktatoro de Surinamo grandan parton de la 1980-aj jaroj, tiam estrante la Nacian Armean Konsilion. Kiel gvidanto de la Nacia-Demokratia Partio de Surinamo (Nationale Democratische Partij, NDP), li la 19-an de julio 2010 elektiĝis prezidanto de Surinamo[2] kaj oficiale ekoficis la 12-an de aŭgusto 2010.[3]
Juneco[redakti | redakti fonton]
Naskita en la distrikto Paramaribo, Bouterse kreskis en Surinamo. Li vizitis la mezlernejon Middelbare Handelsschool kaj poste armee edukiĝis en Nederlando.[4]
Armea kaj politika kariero[redakti | redakti fonton]
La nomo de Dési Bouterse proksime ligiĝas al la armea reĝimo kiu politike kontrolis Surinamon de la jaro 1980 ĝis komence de la 1990-aj jaroj. La 25-an de februaro 1980 la armeo per puĉo akaparis la registaran potencon en la ĵus sendependiĝinta ŝtato Surinamo kaj deklaris la landon "socialista respubliko".[5] Bouterse iĝis estro de la Nacia Armea Konsilio. Prezidanto Johan Ferrier estis devigita rezigni pri sia posteno en aŭgusto 1980, kaj plurajn monatojn post la puĉo la plejparto de la politika potenco estis transigita al la armea gvidistaro. De tiam ĝis 1988, la nomumitaj prezidantoj estis esence "pupoj" sub kontrolo de la armeestraro, kiu fakte diktatore regis la ŝtaton.
Bouterse estis gvida figuro en la armea puĉo post la ŝtata sendependiĝo de Surinamo, kaj deklaris sin respondeca pri pluraj politikaj murdoj de la sekvaj jaroj. De tiam li plurfoje estis akuzita pri partopreno en neleĝa negoco pri halucinigaj drogoj. En julio 1999, li en Nederlanda kortumo sen persona ĉeesto estis kondamnita pro neleĝa negoco pri kokaino.[6] Ekde 1999 la eŭropa polica organizaĵo Europol postulas lian enkarceriĝon, tamen ekde kiam li deklariĝis ŝtata prezidanto en aŭgusto 2010, li havas juran "imunecon" kaj laŭ internacia juro dum sia prezidanteco ne enkarcerigeblas.
Post la reinstalo de demokratiaj registaroj en Surinamo, kiujn gvidis la politikistoj Ronald Venetiaan, Jules Wijdenbosch, kaj duafoje Ronald Venetiaan, Dési Bouterse ripete provis reakiri la politikan potencon per balotoj.
Kvankam li estis kondamnita en Nederlando, en Surinamo li ĉiam restis libera civitano. En aprilo 2006 en Surinamo komenciĝis jura proceso pri la murdo de 15 konataj kontraŭuloj de la armea reĝimo okazinta la 8-an de decebro 1982 en Fort Zeelandia (Paramaribo). La nuna prezidanto deklaris ke li ne ĉeestis kaj ke ne estis lia decido mortpafigi la murditojn; tamen li transprenis la politikan respondecon. En 2010 la partia koalicio de Kategorio: Bouterse, nomata De Mega Combinatie ("la grandega kombinaĵo"), en parlamenta baloto iĝis la plej granda politika partio de Surinamo. Kvankam la koalicio ne atingis absolutan plimulton kaj do devas kunlabori kun la partioj aŭ de Ronnie Brunswijk - lia antaŭa malamiko - aŭ de Salam Somohardjo de la "popola alianco" (Volks Alliantie), Dési Bouterse sukcesis elektiĝi kiel prezidanto de Surinamo kaj sekve oficiale ekoficis la 12-an de aŭgusto 2010.
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ laŭ la statuto de la partio skribita Desiré. Arkivita el la originalo je 2013-12-20. Alirita 2010-08-17.
- ↑ "Bouterse elektita prezidanto de Surinamo" (nederlande) - en la retejo NRC.nl
- ↑ "Bouterse plenumis la prezidantan ĵuron" (same nederlande) - en la retejo Volkskrant.nl
- ↑ biografieto de li en la retejo Historiek.net (nederlande)
- ↑ informo en la "CIA-faktolibro" (angle). Arkivita el la originalo je 2019-01-07. Alirita 2010-08-17.
- ↑ artikolo anglalingva de la 17-a de julio 1999 en la gazeto "New York Times"