Dózsa György út (metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dózsa György út
Ambaŭ peronoj de la metrostacio Dózsa György út
Ambaŭ peronoj de la metrostacio Dózsa György út
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 31′ 28″ N, 19° 3′ 48″ O (mapo)47.52451919.06321Koordinatoj: 47° 31′ 28″ N, 19° 3′ 48″ O (mapo)
Dózsa György út (Budapeŝto)
Dózsa György út (Budapeŝto)
DEC
Dózsa György út
Dózsa György út
Dózsa György út
Situo de Dózsa György út
Map
Dózsa György út
Ecoj
Tipo subkrusta
Kajoj 2 bordaj peronoj
Historio
Malfermo 5-a de novembro 1984
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Lehel tér Göncz Árpád városközpont
vdr

La Dózsa György út (=strato György Dózsa) estas grava metrostacio en Budapeŝto. La nomo venis de la strato mem, kiu krucas la avenuon. György Dózsa estis gvidanto de la plej granda hungara kamparana ribelo en 1514.

Moderna porcelana bildo pri György Dózsa sur muro de la perono

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en 1970 oni komencis konstrui la 3-an metrolinion, sed tiu etapo estis inaŭgurita nur en 1984. Samtempe kun la metrostacio ankaŭ subirejo estis konstruita, la stacio mem estas atingebla nur tra la subirejo. Post la ekfunkcio neniam okazis renovigaj laboroj, tial en 2017 la linion minacas jam katastrofo. Ŝajnas, ekde 2017 komenciĝos renovigaj laboroj. En 2017 kelkaj vagonoj estis ŝanĝitaj al pli modernaj, la malnovaj estis faritaj en Sovetunio, la novaj en Rusio.

Stacio[redakti | redakti fonton]

La stacio kuŝas sub la tersurfaco 8,53 metrojn. Inter la staciaj peronoj kaj la subirejo estas po unuj kutimaj ŝtuparejoj. Endre Szász kreis la porcelanan bildon (vidu la foton pli supre!). Ĝi estas 10 metrojn longa.

Kontaktoj[redakti | redakti fonton]

El la stacio estas atingeblaj hotelo, servaj sidejoj de ĉefurbaj akvoprovizo kaj elektroprovizo, fine loĝdomoj. Laŭ la menciita strato Dózsa György troleoj trafikas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]