Dúndein Vega

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dúndein VegaMeruntunil, "la lingvo de la noblaj spiritoj", estas persona arta lingvo. Laŭ ĝia aŭtoro, la argentinano Gustavo Adrián Salvini, ĝi estas "ideolingvo" en evoluo. La lingvo celas esti komunikilo inter li kaj lia koramikino, Lucilla. La lingvo estas tre influita de hispana lingvo, kaj, malgraŭ la romantika celo, estas iom malsimpla, kun multaj verbaj formoj kaj 16 gramatikaj artikoloj. La skemaj korelativoj montras ian influon de Esperanto. La kunigo de prepozicioj al pronomoj certe estas malfacila al tiuj, kiuj ne parolas latinidajn lingvojn. La ĉefa intereso de la lingvo estas la fantazia skribsistemo.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://dundein-vega.lingonet.com.ar/ Arkivigite je 2007-10-08 per la retarkivo Wayback Machine