Dúo Dinámico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dúo Dinámico
Persona informo
TTT
Retejo http://www.duodinamico.com
vdr

Dúo Dinámico (Dinamika duopo) estas hispana muzika duopo formita en 1958 de Manuel de la Calva kaj Ramón Arcusa. Oni konsideras ilin unu el la pioniraj grupoj plej influaj de la hispana popo en la jardeko de 1960.[1][2][3] Inter ĝiaj plej konataj temoj elstaras Quince años tiene mi amor, Quisiera ser, Amor de verano kaj Resistiré. Ili ankaŭ estis komponistoj kaj produktantoj por aliaj artistoj, inkludante la aŭtorecon de la kanto "La, la, la" per kiu Massiel gajnis la Eŭrovido-Kantokonkurson en 1968 en reprezento de Hispanio.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua etapo (1958-1972)[redakti | redakti fonton]

La "Dúo Dinámico" estis formita en 1958 de Manuel de la Calva (1937-) kaj Ramón Arcusa (1936-), du junuloj el Barcelono kiuj konatiĝis en fabriko de motoroj de aviado. Ambaŭ estis inklinitaj al la muziko kaj sekve de ilia amikeco komencis vizitadi lokalojn de ĵazo en sia urbo. La unua oficiala publika kantado okazis la 28an de decembro 1958, en Radio Barcelono. Kvankam ili planis nomiĝi The Dynamic Boys, la prezentisto rifuzis uzi anglan nomon kaj tradukis lin per la hispana nomo «Dúo Dinámico».

Post pluraj aperoj en la radio, De la Calva kaj Arcusa lasis siajn postenojn en aŭtuno de 1959 por surbendigi unuan diskon de kvar kantoj kun Gramófono Odeón, kompanio de EMI, kies unua temo estis Recordándote (Memorante vin).[5] De la komenco, la duopo elstaris por propra muzika stilo, tiel en originalaj kantoj kiel en usonaj adaptoj, kio igos ilin pioniroj de la fenomeno juna fano en Hispanio. La alia okulfrapa aspekto estis ilia flegita estetiko, bazita sur buntaj vestaĵoj, kiuj kontrastis kun la sobraj kantistoj de la epoko. Komence de la jaroj 1960 ili surbendigis entute 36 diskojn kun po kvar temoj, plejofte sen titolo.

Ilia unua granda sukceso je nacia nivelo alvenis kun la filmo Butono de ankro (1961), filmita kiam ambaŭ militservis. En la muzikakompano estis inkluditaj iliaj plej popularaj kantoj, inter kiuj elstaras Quince años tiene mi amor (Dek kvin jarojn aĝas mia amo), unu el iliaj plej gravaj sukcesoj de ilia kariero. Post tio, ili fariĝis unu el la unuaj hispanaj bandoj kiuj faris turneon laŭlonge de Latin-Ameriko. Ili poste rolis en aliaj muzikaj filmoj.

Krome, la Dúo Dinámico havis bonan sukceson en la festivaloj de la kanto kiu okazis en Hispanio en tiu epoko. En 1961 ili atingis la duan lokon de la Festivalo de Benidorm kun "Quisiera ser" (Mi volus esti). En 1966 ili venkis en la Festivalo de Mediteraneo danke al Kiel hieraŭ, kantita ankaŭ de Bruno Lomas. Kaj ilia plej granda triumfo estis la komponado de "La, la, la", la kanto per kiu Hispanio gajnis la Festivalon de Eurovido 1968. Kvankam ĝia interpretisto estis Massiel, la kanto estis kreita origine por Joan Manuel Serrat, persona amiko kun kiu ili dividis reprezentanton.[6][7] Tamen, la rifuzo de la frankisma diktatoreco al tio ke Serrat povus interpreti parton en la kataluna lingvon okazigis la ŝanĝon de kantisto.

En 1968 la grupo eknomas sin «Manolo kaj Ramón», kun nova etapo en kiu ili ŝanĝas sian muzikan stilon pro la ekapero de novaj grupoj kun alia stilo. Kvankam ili ne havis la sukceson atenditan kun la nova nomo, ili daŭre ludis gravan rolon en la hispana muziko kiel produktantoj de novaj artistoj kiel Miguel Gallardo, Manolo Otero kaj Camilo Sesto.

La Duopo anoncis sian retiriĝon en 1972 por centri sin en la son-diska produktado Arcusa kaj De la Calva iĝis la produktantoj de artistoj kiel José Vélez, Rosa León, Ángela Carrasco, Los Chunguitos kaj speciale Julio Iglesias, kun kiu Arcusa laboris preskaŭ en ekskluziveco de 1978 ĝis 1995.[8]

Dua etapo (de 1978)[redakti | redakti fonton]

En 1978, la Dinamika Duopo renkontiĝis denove kun motivo de la koncerto de prezento de la ĵurnalo El Periódico de Catalunya. Kvankam ambaŭ planis labori plu nur kiel produktantoj, en 1980 la son-diska komapnio EMI eldonis kompilaĵon de la grupo, 20 oraj sukcesoj, el kiu vendiĝis pli ol 500 000 kopioj en Hispanio kaj Latinameriko, pro kio ili decidis reveni al la scenejo.

De 1986, ili subskribis kontrakton kun Sony Music por surbendigi tiel reeldonojn de siaj klasikaj kaj ankaŭ novaj kantoj. El la albumo En Forma (1987) elstaris speciale la kanton "Resistiré" (Mi rezistos), komponita de Carlos Toro, kiu estis granda sukceso, kaj oni uzis ĝin en la filmo ¡Átame! (Ligu min!), de la reĝisoro Pedro Almodóvar. Tiu kanto estas plu tre populara en Hispanio, kaj eĉ taŭgis kvazaŭ popola himno en malfacilaj cirkonstancoj, kiel sociaj protestoj aŭ dum la pandemio de Covid-19.

Okaze de ĝia 50a datreveno, la duopo eldonis la albumon de omaĝo "Ni estas junaj: 50 Jaroj" (2011) en kiu ili interpretis siajn plej grandajn sukcesojn kune kun Miguel Ríos, Soledad Giménez, Alaska, Lolita, Andy & Lucas, Carlos Baute, Ana Torroja, Diana Navarro, Los Pecos, Leslie (de Los Sírex) kaj Santi Carulla (de Los Mustang), Julio Iglesias, kaj Joan Manuel Serrat. Danke al tiu laboro ili ricevis la diskon el plateno kun pli ol 40 000 kopioj venditaj.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Plato en honoro al la Dinamika Duopo en Nogueruelas (Teruel)

La Dinamika Duopo ricevis la sekvajn distingojn laŭlonge de ilia kariero:

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La kanto "Resistiré", ofte uzata en Hispanio kiel instigo por rezistado, estis adaptita al Esperanto okaze de la pandemio de kronviruso en 2020, kun titolo "Rezistos mi", kantita de Jomo, kaj spektebla ĉe Youtube.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-03-27. Alirita 2020-03-27.
  3. [2]
  4. [3]
  5. [4]
  6. [5]
  7. [6]
  8. [7]
  9. [8]