Duseldorfo
Duseldorfo | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Düsseldorf | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0211, 0203, 02104 | |||||
Poŝtkodo | 40000–40629 | |||||
Aŭtomobila kodo | D | |||||
Oficiala Municipokodo | 05111000 | |||||
NUTS | DEA11 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Thomas Geisel | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 621877 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 13′ N, 6° 46′ O (mapo)51.2166666666676.7666666666667Koordinatoj: 51° 13′ N, 6° 46′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 38 m | |||||
Areo | 217,41 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.duesseldorf.de/ | |||||

Duseldorfo (germane Düsseldorf, ripuare Düsseldörp) estas la ĉefurbo de la germania federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi situas apud la rivero Rejno kaj la rivereto Düssel, kiu donis al la urbo ĝian nomon.
Historio[redakti | redakti fonton]
La Duseldorfa Pentroskolo (germane: Düsseldorfer Malerschule) rilatas al grupo de pentristoj kiuj instruis aŭ studis ĉe la Duseldorfa Akademio (nuntempe: Staatliche Kunstakademie Düsseldorf) en la 1830-aj jaroj kaj 1840-aj jaroj, kiam la akademio estis direktita fare de Wilhelm von Schadow.
Urbopartoj[redakti | redakti fonton]
Servoj[redakti | redakti fonton]
- La universitato de Duseldurfo, nomata laŭ Heinrich Heine, germane plennome Heinrich-Heine-Universität Düsseldorf (mallonge HHU aŭ HHUD) kovras ĉiujn esencajn fakojn de scienco kaj tial nomeblas universitato.
Transporto[redakti | redakti fonton]
Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]
Famuloj[redakti | redakti fonton]
- Johann Georg Jacobi, verkisto
- Karl August Varnhagen von Ense, verkisto kaj diplomato
- Maria Radner, operkantisto
- Irén Bartos, hungara baletisto
- Attila Kotányi, hungara arkitekto
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
Duseldorfo havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:
Reading (Britio), ekde 1947/1988
Chemnitz (Germanio de la federacia lando Saksio), ekde 1988
Ĥajfo (Israelo), ekde 1978/1988
Varsovio (Pollando), ekde 1989
Moskvo (Rusio), ekde 1992
Chongqing (Ĉinio), ekde 2004
Urboamikecaj rilatoj krome ekzistas kun la sekvaj urboj:
Lillehammer (Norvegio)
Palma de Mallorca (Katalunio, Hispanio)
Beogrado (Serbio)
Toulouse (Francio)
Ĉikago (Usono)
Amano (Sirio)
Esperanto en Duseldorfo[redakti | redakti fonton]
La Esperanto-movado havas longan tradicion en Duseldorfo. En 1952 tie okazis la 25-a SAT-Kongreso kaj en 1965 la urbo estis gastiganto de la 43-a Germana Esperanto-Kongreso. En la urboparto Unterrath estas strato nomata "Esperantostraße".
Esperanto-Societo Düsseldorf renkontiĝas unufojon monate je la ĵaŭdo sekvanta la 20-an de monato, ekde la 17-a en la restaŭracio Atrium, Berta-von-Suttner-Platz, Ostausgang Hbf Düsseldorf, vd. hejmpaĝo Arkivigite je 2007-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
Gravaj Esperantistoj rilataj al Duseldorfo[redakti | redakti fonton]
En Duseldorfo naskiĝis Hermann Remers.
Esperanto en la regiono[redakti | redakti fonton]
En la najbareco aktivas kelkaj grupoj:
- tuj najbare en Duisburg: Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg renkontiĝas en Ludgerushaus, Heinrich-Bertmans-Str. 2 , stratangulo Klöcknerstraße Kontakto: paĝo en la paĝaro de www.esperanto.de
- Essen: Esperanto-Grupo Essen kunsidas ĉiun 2-an ĵaŭdon monate je la 19.30-a en Kulturdomo Grend, Westfalenstr. 311, 45276 Essen-Steele. La grupo flegas kontaktojn al partengrupoj en Helmond kaj Eindhoven, ambaŭ en Nederlando. Krome ĝi kune kunlaboras kun Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (ReVELo).
- Krefeld Esperanto Gesellschaft Krefeld (Esperanto-Societo Krefeld), kiu renkontiĝas kutime ĉiun ĵaŭdon je la 18-a, en la Bürgerinitiative ”Rund um St. Josef“, Corneliusstr. 43, 47798 Krefeld.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- oficiala urba retejo
- StadtPanoramen Düsseldorf - Panoramo Düsseldorf
- La Esperanto-Societo Düsseldorf Arkivigite je 2007-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
- [1] Arkivigite je 2009-10-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Duesselgo Arkivigite je 2021-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Reto Düsseldorf
|
|