Dirk Frans Romein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el D. F. Romein)
Dirk Frans Romein
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1858 (1858-02-20)
en Leeuwarden
Morto 23-an de julio 1924 (1924-07-23) (66-jaraĝa)
en Zeist
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantistourbestro
vdr
La estraro de La Estonto Estas Nia en 1907, kun Romein (maldekstre sidante), Dreves Uitterdijk, Heiman Blok kaj A. M. Valeton.

Dirk Frans ROMEIN (naskiĝis la 20-an de februaro 1858 en Leeuwarden,[1] mortis la 23-an de julio 1924 en Zeist[2]) estis nederlanda oficiro en la Reĝa Nederlanda Hindia Armeo, poste la sepa kaj antaŭlasta urbestro de Wadenoijen (1909-1923) kaj esperantisto.[3]

Romein helpis al la pionira laboro de la unua Nederlanda esperantisto Dreves Uitterdijk kaj li estis estrarano de la unua Esperanto-grupo en Utreĥto kaj de la Nederlanda Esperanto-Asocio "La Estonto Estas Nia" (LEEN). La estraro de LEEN en 1907 konsistis el Romein (prezidanto), Uitterdijk (konsilanta komisaro), Heiman Blok (sekretario) kaj A. M. Valeton (kasisto).[4] De 1910 ĝis 1912 Romein estis redaktoro de Holanda Pioniro. Poste li verkis la unuan nederlandan propagandan broŝuron kaj lernolibron.[5]

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • D. F. Romein, Het vraagstuk eener wereldtaal en het Esperanto, H. Honig te Utrecht,‎ , p. 34

Trivialaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BS Geboorte met Dirk Frans Romein (nederlande). Tresoar (1858-02-22). Alirita 2018-04-09.
  2. BS Overlijden met Dirk Frans Romein (nederlande). Het Utrechts Archief (1924-07-24). Alirita 2018-04-09.
  3. Huwelijk Johanna Cornelia Hütschler en Johannes Jan Romein, 09-02-1916 (nederlande). Gelders Archief (1916-02-09). Arkivita el la originalo je 2018-04-09. Alirita 2018-04-09.
  4. Collectie Veenhuijzen (1907). H. Blok, Dreves Uitterdijk, D.F. Romein, A.M. Valeton (Nederlanda). Centraal Bureau voor Genealogie. Alirita 31 julio 2017.
  5. Kökény, L.; V. Bleier. (1933) Enciklopedio de Esperanto, p. 809.
  6. Cohen, Alexander. (1936) Van anarchist tot monarchist, p. 280–285.