D. H. Lawrence

El Vikipedio, la libera enciklopedio
D. H. Lawrence
D H Lawrence passport photograph.jpg
Persona informo
David Herbert Lawrence
Naskonomo David Herbert Richards Lawrence
Naskiĝo 11-an de septembro 1885 (1885-09-11)
en Eastwood, Flag of the United Kingdom (1-2).svg Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto 2-an de marto 1930 (1930-03-02) (44-jara)
en Vence, Flag of France (1794–1815, 1830–1974, 2020–present).svg Tria Respubliko de Francio
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per tuberkulozo [#]
Tombo D. H. Lawrence Ranch [#]
Etno Angloj [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando [#]
Alma mater Universitato de Nottingham • Nottingham High School • Universitato de Londono [#]
Familio
Patro Arthur John Lawrence [#]
Gefratoj Lettice Ada Clarke [#]
Edz(in)o Frieda von Richthofen [#]
Profesio
Alia nomo Lawrence H. Davison [#]
Okupo dramaturgotradukistoverkisto • poeto • romanisto • pentristo • scenaristo • literaturkritikisto [#]
Aktiva dum 1907– [#]
Verkado
Verkoj Sons and Lovers ❦
The Rainbow ❦
Women in Love ❦
Lady Chatterley's Lover [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

D(avid) H(erbert) LAWRENCE (naskiĝis la 11-an de septembro 1885 en Eastwood, Nottinghamshire, mortis la 2-an de marto 1930 en Vence apud Nico, Francio) estis angla verkisto.

La filo de instruistino kaj ministo laboris dum tri jaroj kiel instruisto, ĝis kiam en la jaro 1911 lia unua romano aperis kaj li decidis dediĉi sin plene al la verkado. Dum du jaroj li vivis en Germanio, kie li edziĝis, poste li vojaĝis i.a. al Italio, Aŭstralio, Usono kaj Francio.

Influite de Sigmund Freud D. H. Lawrence en siaj verkoj kritikis la civilizacion, kiu detruas ĉian naturan sensualecon de la homoj. Lia malferma priskribo de seksaj interrilatoj elvokis ĉe kritikistoj riproĉojn pri pornografio. La romano Lady Chatterley’s Lover, verkita en la jaro 1928, nur 30 jarojn poste povis aperi plentekste.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The White Peacock (romano, 1911)
  • Sons and Lovers (romano, 1913)
  • Love Poems (poemoj, 1913)
  • The Rainbow (romano, 1915)
  • Women in Love (romano, 1920)
  • Sea and Sardinia (vojaĝpriskribo, 1921)
  • Psychoanalysis and the Unconscious (eseo, 1921)
  • Phantasia of the Unconscious (eseo, 1922)
  • The Plumed Serpent (romano, 1926)
  • Lady Chatterley’s Lover (romano verk. 1928, plentekste eld. 1959 en Usono, 1960 en Britio)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Testuda krio. – En: Omaĝoj: poemtradukoj plejparte el la angla. – p. 66-70
  • Testuda krio ; Tero nekonata. – En: Angla antologio. - vol. 2. – p. 154-157
  • Suno. – En: Angla antologio. – vol. 2. – p. 410-426

Rete legebla[redakti | redakti fonton]