D. Ivanski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
D. Ivanski
Persona informo
Aliaj nomoj D. J.
Morto 31-an de oktobro 1914 (1914-10-31)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

D. IVANSKI (pseŭdonime: D. J., mortis en novembro 1914) estis germana aŭ pola tradukanto en Munkeno. Li aktive kunlaboris al Internacia Socia Revuo kaj tradukis plurajn broŝurojn.[1] Pro vivmizero li mortigis sin en 1914.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Originalaj[redakti | redakti fonton]

  • D. J., Tero kaj libereco (ABC-libreto pri la libera socialismo) (esperante). Internacia Socia Revuo.

Tradukitaj[redakti | redakti fonton]

  • Lassalle, Ferdinand. (1912) D. Ivanski (trad.): Pri la esenco de konstitucio: Parolado en Berlina civitana societo, printempon 1862, Serio de eldonaĵoj de Internacia Socia Revuo 3 (esperante). Amsterdam: W. Nutters, p. 30.

Listo de referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. de Bruin, G. P.. (1936) Laborista Esperanta Movado antaŭ la mondmilito (esperante). Parizo: Sennacieca Asocio Tutmonda, p. 35. “Multan laboron por tio faris D. Ivanski (pseŭdonime: D. J.) en Munĥeno. Li tradukis: La evangelio de la horo, de P. Berthelot. Pri la esenco de konstitucio, de F. Lasalle. La piramido de l’ tiranio, de F. Domela Nieuwenhuis kaj La salajro, de P. Kropotkin. Krome li verkis originalan broŝuron Tero kaj libereco (ABC-libreto pri la libera socialismo), kies eldono pro la milito ne efektiviĝis.”.