DENK

El Vikipedio, la libera enciklopedio

DENK (en nederlanda: [dɛŋk]; nederlanda vorto por "pensu" kaj turka por "egaleco") estas politika partio de Nederlando.[1]

Ĝi estis fondita de Tunahan Kuzu kaj Selçuk Öztürk, du membroj turk-nederlandaj de la Ĉambro de Deputitoj de Nederlando, post foriri el la Partio de la Laboro la 13an de Novembro 2014.

En la parlamentaj balotadoj de 2017 kaj 2021, Denk atingis tri sidlokojn, sekurigante, ke Kuzu kaj Öztürk restu en la parlamento kun la novalveninto Farid Azarkan, kiu estas fakte la aktuala estro de la partio. Oni konsideras, ke la partio reprezentas la rajtojn de la enmigrinta loĝantaro, speciale de tiu de turka deveno en Nederlando.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Parties and Elections in Europe». www.parties-and-elections.eu. Konsultita la 7an de Decembro 2021.