DJ Marlboro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
DJ Marlboro

DJ Marlboro (realnome Fernando Luiz Mattos da Matta, naskiĝinta la 3-an de januaro 1963 en Rio-de-Ĵanejro) estas brazila diskludisto de la tiel nomata Favela Funko.

Lia albumo Funk Brasil el 1989 validas kiel naskiĝo de ĉi tiu aparte malmilda kaj kruda formo de hiphopo. La albumo aperinta ĉe PolyGram (nun Universal Music Group) estis en Brazilo sukceso kaj pro tio konatigis la tiel nomatan Carioca Funk.