Deutschlandfunk Nova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el DRadio Wissen)
Deutschlandfunk Nova
Urbo Kolonjo
Lando Germanujo
Slogano Estas komplike. Aldone: Bona popmuziko
Formato inform-elsendoj
Frekvencoj DAB+, DVB-S, aŭddatuma elsendfluo kaj en la plej multaj kablotelevidaj retoj
Tempo de elsendo ĉiutage ĉiuhore
Zono de elsendo Germanujo
Lanĉita 18a de januaro 2010
Fondinto ?
Posedanto publika
Gvidantoj Ralf Müller-Schmid
Retejo www.deutschlandfunknova.de
Reta elsendo https://www.deutschlandfunknova.de/#
vdr

Deutschlandfunk Nova (mallongigo: Dlf Nova, ĝis la 30a de aprilo 2017: DRadio Wissen) estas la tria kompleta programo de la germana Deutschlandradio kaj eksendiĝis la 18an de januaro 2010 je la 6:00 horo. La studio de Deutschlandfunk Nova troviĝas en la sendocentralo de Kolonjo. Alie ol Deutschlandfunk kaj Deutschlandfunk Kultur Deutschlandfunk Nova estas dissendata ne per ultramallongondo, sed unuarange per DAB+ kaj la interreto. La slogano estas: Es ist kompliziert. Dazu guter Pop (Estas komplike. Aldone: Bona popmuziko). La estro de Deutschlandfunk Nova estas Ralf Müller-Schmid.

Programo[redakti | redakti fonton]

Dumtage estas sendata interalie "Grünstreifen" ("verda koridoro"); en ĝi estas informoj kaj muziko. Novaĵ-elsendoj estas je la plena horo kaj krome je la 30a minuto post la plena horo. "Wissensnachrichten" ("sciencaj novaĵoj") estas je ĉ. la 45a minuto post la plena horo. Al la aliaj programeroj apartenas "Hörsaal" ("aŭditorio"; t. e. redonado je sonregistritaj lekcioj) kaj "Redaktionskonferenz" ("redakcia konferenco"). Dumnokte estas "Soundtrack" ("akustika trako"); tio estas sinsekvo de muzikpecoj sen moderatoro. La muzikspeco kaj dumtage kaj dumnokte estas bona popmuziko laŭ la propra slogano.

Ricevo[redakti | redakti fonton]

La programo estas dissendata ekskluzive ciferece per DAB+, kablo, satelito kaj rete kiel aŭddatuma elsendfluo en diversaj formatoj. En la plej multaj lokoj, kie Deutschlandfunk ĉeestis jam antaŭ la 18a de Januaro 2010 kun 128 kB/s per DAB, la bendlarĝo estis disdividita en du programaj elsendfluoj de 64 kB/s favore al Deutschlandfunk kaj la nova programo. Deutschlandfunk Nova volas esti alloga precipe por la pli juna generacio kaj kunigi la liniecan radioprogramon kun la interaktiva komunikilo interreto.[1][2] Ĉiuj kontribuoj tial estas disponeblaj ankaŭ en la interreto laŭdemande kaj kiel podkasto. Ĉirkaŭ la jarmezo de 2010 la programo rete aitingis "po proksimume 40.000" aŭskultantoj tage.[3]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Dum en la gazetara konferenco okaze de la lanĉo la programdirektoro de Deutschlandradio Günter Müchler nomis DRadio Wissen la "tria programo de Deutschlandradio", observantoj forparolas disde la pura cifereca programo la staton de plenvalora sendostacio: "Deutschlandradio Wissen sekve estos la unua radioprogramo, kiu tia ne estas: pura podkasta elŝutstacio. Verdire speco de publika iTunes Store."[4] Kontraste laŭdas Ullrich Claus en Die Welt la stacion kiel ĝentilan programon de junaj akademianoj, kiu ignoras ĉiujn merkatajn regulojn kun rimarkebla sukceso; laŭ li "tre nemoderne" laŭ ĉiuj reguloj de la hodiaŭa programfasonado estas rezignate pri formatradio en la branĉkutima senco, pri daŭra aŭskultebleco kaj aerodinamika muzikkoloro; laŭ li "la mesaĝo estas la pura enhavo: scio en la laŭvorta senco."[5]

Distingado[redakti | redakti fonton]

En 2011 DRadio Wissen estis premiita per Grimme Online Award. La atribuo de la premio estis pravigita de la decidintaro precipe per la kunigado de radioprogramo kaj retejo. Laŭ la decidintaro la programoj tie estas ord-aranĝataj ne laŭ sendoskemo kaj sendohoroj, sed laŭteme; la interfaco de la retejo povas esti agordata de la uzanto laŭpropraprefere; la radiokontribuoj estas kvalite konvinkaj, kaj ĉiu kontribuo estas disponebla ankaŭ kiel elŝutaĵo, podkasto kaj en teksta formo. "Tia devas esti radio en la interreto."[6]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Programkajero de Deutschlandradio, Januaro 2010, p. 3–5
  2. DRadio Wissen startet am 18. Januar. Digitalmagazin im Gespräch mit Dietmar Timm, Leiter des neues Senders DRadio Wissen, 18. Dezember 2009. (Ne plu rete disponebla.) En: Infosat. Iam en originalo Arkivigite je 2010-01-25 per la retarkivo Wayback Machine. Alvokita: 28a de decembro 2009. (Retpaĝo ne plu alvokebla; serĉo en la ret-arĥivo)
  3. Willi Steul, Editorial, En: Programkajero, aŭgusto 2010, p. 2.
  4. Jürgen Fenn: "Deutschlandradio Wissen – der Freitag". En: Der Freitag (blogo). Arĥivita el la originalo en la 16a de oktobro 2009. Alirita: 28a de Januaro 2012. Dato de la arĥivo: 16a de oktobro 2009.
  5. Alleinstellungsmerkmal: Klug und sachlich, Die Welt 16a de marto 2010.
  6. Grimme Online Award: Begründung der Jury Arkivigite je 2011-06-27 per la retarkivo Wayback Machine. Preisträger 2011. Sen dato. Alvokita: 25a de junio 2011.