Armena Revolucia Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Daŝnakcutjun)
Armena Revolucia Federacio
Հայ Յեղափոխական Դաշնակցություն
Emblemo de Armena Revolucia Federacio
partio
Lando  Armenio
Estro Hrant Markarjan
Fondiĝo 1890
Ideologio Socialdemokratio
Retejo Daŝnakcutjun.info
vdr

La Armena Revolucia Federacio, DaŝnakoDaŝnakcutjun (armene Հայ Յեղափոխական Դաշնակցություն, Haj Heghap'oĥakan Daŝnakcut'jun) estas politika partio de Armenio. Ĝi estis fondita en Tbiliso, nuna Kartvelio en 1890 fare de Kristapor Mikaeljan, Stepan Zorjan, kaj Simon Zavarjan[1]. La partio funkcias en Armenio kaj en landoj kie la armena diasporo ĉeestas, precipe en Libano kaj en la Respubliko Montara Karabaĥo[2][3].

La ARF subtenas socialismon kaj membras en la Socialista Internacio[4]. Ĝi havas la plej grandan membronombron inter la partioj reprezentitaj en la Armena diasporo, kun filioj en pli ol 200 landoj kaj teritorioj[5]. Kompare kun aliaj armenaj partioj kiuj tendencas unuavice al edukaj aŭ humanitaraj projektoj, Daŝnako estas la plej politike orientita el tiuj organizoj kaj tradicie estis unu el la plej fervoraj subtenantoj de armena naciismo[5]. La partio kampanjas por la agnoskado de la Armena genocido kaj la rajto al ĝia riparado. Ĝi ankaŭ pledas por la establado de Granda Armenio bazita sur la Traktato de Sèvres.

La ARF iĝis aktiva ene de la Otomana Imperio en la fruaj 1890-aj jaroj kun la celo unuigi la diversajn grupetojn en la imperio kiuj favoris al reformo kaj defendis armenajn vilaĝojn de la masakroj kiuj estis ĝeneraligitaj en kelkaj el la armen-loĝitaj areoj de la imperio. Membroj de ARF formis grupojn de fidajoj kiuj defendis armenajn civilulojn per armita rezisto. Daŝnako ankaŭ laboris por pli vasta celo kiel kreado de "libera, sendependa kaj unuiĝinta" Armenio, kvankam ili foje flankenlasis tiun celon favore al pli realisma aliro, kiel ekzemple akceptado de aŭtonomio.

En 1917, la partio estis fundamenta en la kreado de la mallongdaŭra Armena Demokratia Respubliko, kiu falis sub la premo de sovetiaj komunistoj en 1920[6]. Post kiam ĝia gvidantaro estis ekziligita de la komunistoj, la ARF establiĝis ene de armenaj komunumoj en la diasporo, kie ĝi helpis al la armenoj konservi la armenan kulturan identecon[7]. Post la falo de Sovetunio, ĝi revenis al Armenio, kie ĝi nun denove havas signifan ĉeeston kiel la gvida opozicia partio en la parlamento de Armenio. Antaŭ la elekto de Serĵ Sargsjan kiel prezidento de Armenio kaj por mallonga tempo poste, la ARF estis membro de la reganta koalicio, eĉ se ĝi nomumis sian propran kandidaton en la prezidant-elektoj.[8].

Historio[redakti | redakti fonton]

Frua historio[redakti | redakti fonton]

ARF-fondintoj dekstre maldekstren: Stepan Zorjan, Kristapor Mikaeljan, Simon Zavarjan

En la frua 19-a jarcento, Orienta Eŭropo kaj Rusia Imperio iĝis la agadcentro de grupetoj subtenantaj reformon en armenaj areoj en la Otomana Imperio. En 1890, rekonante la bezonon unuigi tiujn grupojn por plia efiko, Kristapor Mikaeljan, Simon Zavarjan kaj Stepan Zorjan kreis novan partion nomata "Federacio de Armenaj Revoluciuloj" (Հայ Յեղափոխականներու Դաշնակցութիւն), kiu poste estus nomata "Armena Revolucia Federacio", "Daŝnako" aŭ "Daŝnakcutjun" en 1890.[9]

La Socialdemokrata Partio Hunĉako en iu momento akceptis aliĝi, vidante ke la politika ideologio de la ARF estas socialismo. Tamen, la hunĉakanoj asertis ke la nova partio ne estis sufiĉe marksisma kaj forlasis ĝin[1]. La origina celo de la ARF estis akiri aŭtonomion por la armenaj regionoj de la Otomana Imperio. La partio komencis organiziĝi en la Otomana Imperio en la 1890-aj jaroj kaj aranĝis la unuan gravan renkontiĝon en Tbiliso, Rusia Imperio, en 1892[1][10]. Dum tiu renkontiĝo, la partio adoptis malcentralizitan agadmanieron laŭ kiu la filioj en malsamaj landoj povus plani kaj efektivigi politikon en plena harmonio kun ilia loka politika medio. La celo de la partio estis la kreado de socio surbaze de la demokratiaj principoj de kunvenlibereco, parollibereco, religia libereco kaj agrara reformo[1][9].

Rusia Imperio[redakti | redakti fonton]

Aleksandr Kerenskij, la advokato kiu defendis la daŝnakanojn.

La Armena Revolucia Federacio iom post iom akiris signifan forton kaj simpation inter rusiaj armenoj. Plejparte pro ĝia rekta malsinteno al la Otomana Imperio, la partio ĝuis la subtenon de la centra rusa administracio kaj ĝia ekstera politiko havis la saman paraleligon ĝis 1903[11]. La 12-an de junio 1903, la carismaj aŭtoritatoj aprobis edikton por ke ĉiuj proprietaĵoj de la Armena Apostola Eklezio estu sub imperia kontrolo. Kontraŭ tiu edikto ARF opoziciis, ĉar ĝi perceptis la caran edikton kiel minacon al la ekzisto de la armena nacio. Kiel rezulto, la ARF-estraro decidis defendi armenajn preĝejojn per sendado de milicanoj kiuj funkciis kiel gardistoj kaj per organizado de manifestacioj[11][12].

En 1905-1906, krevis la armena-tataraj masakroj dum kiuj ARF engaĝiĝis en armitajn agadojn. Kelkaj fontoj asertas ke la rusia registaro incitis la masakrojn por plifortikigi sian aŭtoritaton dum la revolucia tumulto de 1905[13]. La unua eksplodo de perforto okazis en Bakuo, en februaro 1905[14]. La ARF respondecigis la rusajn aŭtoritatojn pro senmoviĝo kaj instigo al masakroj kiuj estis parto de pli granda kontraŭ-armena politiko. La 11-an de majo 1905, la revolucia daŝnakano Drastamat Kanajan murdis la guberniestron generalon Nakaŝidze, kiu estis taksata de la armena loĝantaro kiel ĉefa instiganto de malamo kaj konfrontiĝo inter armenoj kaj tataroj. Nekapablaj fidi sin je registaraj trupoj por protekti siajn interesojn kaj rajtojn, la armena burĝaro turniĝis al la Armena Revolucia Federacio por protekto. La Daŝnak-gvidantoj argumentis ke, ĉar la armenaj laboristoj estas diskriminaciataj, la defendo de la armena burĝaro estus grava por konservo de laboreblecoj por armenaj laboristoj, kiuj estus dungotaj de burĝaj armenoj[15]. La sendito de la rusa caro en Kaŭkazio, Voroncov-Daŝkov, raportis ke la ARF havis la plejan respondecon pri la masakroj[16]. La ARF, aliflanke, argumentis ke ĝi helpis organizi la defendon de la armena loĝantaro kontraŭ islamaj atakoj. La agado de la daŝnakanoj dum la masakroj iĝis katalizilo por la firmiĝo de la islama komunumo de Kaŭkazio[14]. Dum tiu periodo, la ARF subtenis la armitan agadon, inkluzive de terorismo, kiel necesa por la atingo de siaj politikaj celoj[17].

En januaro 1912, 159 membroj de la ARF (advokatoj, bankistoj, negocistoj kaj aliaj intelektuloj) estis pridemanditaj antaŭ la rusa Senato pro ilia partopreno en la partio. Ili estis defenditaj de la tiama advokato Aleksandr Kerenskij, kiu defiis multajn el la pruvoj uzitaj kontraŭ ili kiam la "originaj enketistoj estis instigitaj antaŭ la loka administracio uzi ajnan haveblan rimedon" por kondamni la homojn[18]. Kerenskij sukcese postulis por ke la kazo de unu el la akuzitoj estu ree ekzamenita. Li kaj pluraj aliaj advokatoj "faris malkaŝe malestimajn deklaraciojn" pri tiu afero per la rusa gazetaro, kiu estis malpermesita sekvi la proceson kontraŭ Daŝnako, kaj tion metis en embarasigan situacion al la senatanoj. La Senato poste malfermis enketon kontraŭ la ĉefa magistratano kiu faris la atakojn kontraŭ la Daŝnak-membroj kaj konkludis ke li estis freneza. 94 el la juĝitoj estis absovitaj, dum la resto estis aŭ kaptitaj aŭ ekzilitaj por diversjaraj periodoj, la plej severa el kiuj egalis al ses jaroj.[19]

Persa Imperio[redakti | redakti fonton]

Konstitucia Revolucio[redakti | redakti fonton]

Daŝnakcutjun aranĝis renkontiĝon la 26-an de aprilo 1907, konata kie la Kvara Ĝenerala Kongreso, en kiu la ARF-gvidantoj kiel ekzemple Aram Manugjan, Hamo Ohanjanjan kaj Stepan Stepanjan diskutis ilian eblan engaĝiĝon en la Persa Konstitucia Revolucio.[20] Ili decidis ke tiu movado havis politikajn, ideologiajn kaj ekonomiajn komunaĵojn kun ARF kaj ke ĝiaj celoj estis la establado de jura protekto, la homaj rajtoj kaj la interesoj de ĉiuj laboristoj. Ili ankaŭ sentis ke ĝi laborus por la avantaĝo kaj bonfarto de iranaj armenoj. La fina voĉdono rezultiĝis je 25 voĉoj favore kaj unu detenis sin.[20]

Jeprem Ĥan estis irana revoluciulo

De 1907 ĝis 1908, dum la tempo kiam la Junaj Turkoj atingis la povon en la Otomana Imperio, la armenoj de Kaŭkazio, Okcidenta Armenio, kaj Irano komencis kunlabori kun iranaj konstituciistoj kaj revoluciuloj.[20] La partioj, precipe la Daŝnakcutjun, volis influi en la direkto de la revolucio por pli granda demokratio kaj protekti la atingitaĵojn. La Daŝnak-kontribuo al la batalo estis plejparte armea, kiam ĝi sendis kelkajn el siaj konataj fidajoj al Irano post la gerilkampanjo en la Otomana Imperio finita kun la ascendo de la Junaj Turkoj[20]. Rimarkinda daŝnakano en Irano estis Jeprem Ĥan, kiu establis filion de la partio en la lando. Jeprem Ĥano estis tre grava en la Konstitucia Revolucio de Irano. Post kiam la persa nacia parlamento estis bombardita de la ruso Vladimir Liaĥov, Jeprem Ĥan kuniĝis kun Satar Ĥan kaj aliaj revoluciaj gvidantoj de la Konstitucia Revolucio de Irano kontraŭ Mohammad Ali Ŝaho Kaĝaro[21]. Rilatoj inter Satar Ĥan kaj la ARF variis inter amikeco kaj suspektemo. Foje li estis rigardita kiel ignoranto, dum en aliaj tempoj li estis konata kiel bonega heroo[21]. Tamen, la ARF venis por kunlabori kun li kaj laŭ Jeprem Ĥan ili havis multajn venkojn inkluzive de la kapto de Raŝto en februaro 1909. Ĉe la fino de junio 1909, la batalantoj alvenis al Teherano kaj post pluraj bataloj, ili okupiĝis pri la Konsulta Asembleo de Irano kaj pri konstruado de la moskeo Sepahsalar. Jeprem Ĥano tiam estis nomumita ĉefo de la teherana polico. Tio kaŭzis streĉitecojn inter la daŝnakanoj kaj Jeprem Ĥan[21].

Otomana Imperio[redakti | redakti fonton]

Epoko de Abd-ul-Hamid (1894-1908)[redakti | redakti fonton]

Daŝnakanoj

La Armena Revolucia Federacio iĝis la plej grava politika forto en la armena socio. Ĝi estis aparte aktiva en la Otomana Imperio, kie ĝi organizis aŭ partoprenis multajn revoluciajn agadojn. En 1894, la ARF partoprenis en la Unua Sasuna Rezisto, provizante armilojn al la loka loĝantaro por helpi al la homoj de Sasuno defendi sin kontraŭ la Hamidaj masakroj[22]. En junio 1896, la armenakanoj organizis la Defendon de Van en la regiono Van, kie otomanaj hamidaj soldatoj devis ataki la urbon. La armenakanoj, helpita de ĥunĉakanoj kaj daŝnakanoj, provizis ĉiujn laborkapablajn virojn de Van per armiloj. Ili pliiĝis por defendi la civilulojn de la atako kaj posta masakro.[23].

Por konsciencigi pri la masakroj de 1895-1896, membroj de Daŝnako, gviditaj de Papken Siuni, prenis la Otomanan Bankon la 26-an de aŭgusto 1896[24]. La celo de la atako estis dikti la postulojn de la reformoj de ARF en la armenaj regionoj de la Otomana Imperio kaj altiri eŭropan atenton al ilia afero ĉar la eŭropanoj havis multajn aktivaĵojn en la banko. La operacio kaptis eŭropan atenton sed ankaŭ ĝi okazigis pli da masakroj de la sultano Abd-ul-Hamid la 2-a[25].

Grupo de fidajoj sub la flago de la Armena Revolucia Federacio. Teksto en la armena legeblas "Azatut'jun gam mah" (Libero aŭ Morto).

La ekspedicio Hanazoro estis farita de la armena milico kontraŭ la kurda tribo Mazriko la 25-an de julio 1897. Dum la Defendo de Van, la tribo Mazriko embuskis taĉmenton de armenaj defendantoj kaj masakris ilin. La Ekspedicio Ĥanazoro estis la reprezalio de la ARF[22][26]. Kelkaj el la armenoj konsideras tion kiel ilia unua venko super la Otomana Imperio kaj festas ĝin ĉiujare[27][28].

La 30-an de marto 1904, la ARF ludis la plej gravan rolon en la Dua Sasuna Rezisto. La ARF sendis armilojn kaj fidajojn por defendi la regionon por la dua fojo[22]. Inter la 500 fidajoj partoprenintaj la rezistan batalon estis elstaruloj kiel ekzemple Kevork Ĉavuŝ, Sepasdaci Murad kaj Hrajr Djoghk. Ili sukcesis bremi kaj forigi la otomanan armeon dum pluraj monatoj, malgraŭ ilia manko de batalantoj kaj pafforto[22].

En 1905, membroj de la Daŝnako organizis la murdintencon en Yıldız, t.e. atenco kontraŭ la sultano Abd-ul-Hamid la 2-a en la ĉefurbo de la Otomana Imperio, Konstantinopolo, (nuna Istanbulo)[22]. La provo murdi la sultanon estis malsukceso ĉar la tempigita bombo maltrafis la celon nur pro kelkaj minutoj. La Armena Revolucia Federacio ankaŭ perdis unu el ĝiaj fondintoj, Kristapor Mikaeljan, en neintencita eksplodo dum la planado de la operacio.

Revolucio de la Junaj Turkoj (1908-1914)[redakti | redakti fonton]

Karekin Pastermaĝjan Membro de Daŝnako ĉe la "Ĉambro de Deputitoj" de Erzurum dum la Dua Konstitucia Epoko[29]

Du el la plej grandaj revoluciaj grupoj provantaj faligi la sultanon Abd-ul-Hamid la 2-a estis la ARF kaj la Komitato Unio kaj Progreso, grupo de plejparte eŭrop-kleraj turkoj[30]. En plenkunsido en 1907, la ARF agnoskis ke la armenaj kaj turkaj revoluciuloj havis la samajn celojn. Kvankam la reformoj Tanzimat donis al la armenoj pli da rajtoj kaj sidlokoj en la parlamento, la ARF esperis akiri aŭtonomion por regi armenajn loĝitajn areojn de la Otomana Imperio kiel "ŝtato ene de la ŝtato". La "Dua Kongreso de la otomana opozicio" okazis en Parizo (Francio), en 1907. En ĉi tiu kongreso partoprenis opoziciaj gvidantoj kiel Ahmed Riza (liberala), Sabahheddin Bej, kaj daŝnakano Ĥaĉatur Malumjan. Dum la kunveno, alianco inter la du partioj estis oficiale deklarita[30][31]. La ARF decidis kunlabori kun la Komitato Unio kaj Progreso, esperante ke se la Junaj Turkoj prenus la potencon, aŭtonomio estus koncedita al la armenoj.

En 1908, Abd-ul-Hamid la 2-a estis faligita dum la Revolucio de la Junaj Turkoj, kiu lanĉis la Duan Konstitucian Epokon de la Otomana Imperio. La armenoj akiris pli da sidlokoj en la parlamento en 1908, sed la reformoj ne atingis la aŭtonomion kiun la ARF esperis. La Adana masakro en 1909 ankaŭ kreis malsimpation inter armenoj kaj turkoj, kaj la ARF rompis la rilatojn kun la Junaj Turkoj en 1912[31].

Unua Mondmilito kaj la Armena genocido[redakti | redakti fonton]

Aram Manugjan, unu el la gvidantoj de la Rezistado de Van

En 1915, la Daŝnak-gvidantoj estis deportitaj kaj mortigitaj kune kun aliaj armenaj intelektuloj dum elpurigo fare de otomanaj regantoj kontraŭ la gvidantoj de la armenaj komunumoj de la imperio[32]. La ARF, kiu konservis sian ideologian moton "Libera, Sendependa, kaj Unuiĝinta Armenio", gvidis la defendon de la armenoj dum la Armena genocido, inkluzive de la sukcesa rezistado de Van. Jevdet Bej, la otomana administranto de Van, provis subpremi la reziston per mortigado de du armenaj gvidantoj (Iŝĥan kaj Vramjan) kaj provo malliberigi Aram Manugjan, kies famo pliiĝis kaj akiris la nomon "Aram de Van"[33]. Cetere, la 19-an de aprilo, li diskongis ordonon ekstermi ĉiujn armenojn, kaj minacis mortigi ĉiujn islamanojn kiuj helpus ilin[34].

Proksimume 185,000 armenoj loĝis en Vaspurakano. En la centro de Van mem, estis ĉirkaŭ 30,000 armenoj, sed pli da armenoj el ĉirkaŭaj vilaĝoj kuniĝis al ili dum la otomana ofensivo. La batalo komenciĝis la 20-an de aprilo 1915, kun Aram Manugjan kiel la gvidanto de la rezisto, kaj daŭris dum du monatoj. En majo, la armenaj kaj rusaj batalionoj eniris la urbon kaj sukcese forpelis la otomanan armeon for de Van[33]. Daŝnakcutjun ankaŭ estis implikita en aliaj malpli sukcesaj rezistaj movadoj en Zejtun, Ŝabin-Karahisar, Urfa, kaj Musa Dagh. Post la fino de la rezistado de Van, ARF-gvidanto Aram Manugjan iĝis guberniestro de la Administracio por Okcidenta Armenio kaj laboris por plimildigi la suferojn de la armenoj.

Post la fino de la Unua Mondmilito, certaj membroj de la Junaj Turkoj konsideritaj kiel la elpensintoj kaj organizintoj de la Armena genocido fare de la Daŝnako estis murditaj dum la Operaco Nemezo[35][36].

Armena Demokratia Respubliko[redakti | redakti fonton]

Membroj de la dua kabineto de la Armena Demokratia Respubliko, je la 1-a de oktobro 1919. Sidante A. Sahakjan, Aleksandr Ĥatisjan, Generalo K. Araradjan. Starante: Nikol Aghbaljan, A. Gulkandanjan, S. Araradjan

Kiel rezulto de la kolapso da la Rusia Imperio en 1917, la armenaj, kartvelaj, kaj islamaj gvidantoj de Kaŭkazio kuniĝis por krei la Transkaŭkazan Federacion en la vintro de 1918. La Traktato de Brest-Litovsk havis drastajn sekvojn por la armenoj: Turkaj fortoj reokupis Okcidentan Armenion. La federacio daŭris dum nur tri monatoj, ĉar tuj poste estis proklamitaj la demokratiaj respublikoj Armena Demokratia Respubliko, Kartvela Demokratia Respubliko kaj Azerbajĝana Demokratia Respubliko. La intertraktantoj por Armenio estis de la Armena Revolucia Federacio[37].

Kun la kolapso de la Transkaŭkaza Federacio, la armenoj estis lasitaj je ilia propra sorto kiam la turka armeo alproksimiĝis al la armena ĉefurbo, Erevano. Komence, timante pli gravan armean malvenkon kaj masakron de la loĝantaro de Armenio, daŝnakanoj volis evakui la urbon. Tamen, la Armea Konsilio gvidita de la kolonelo Pirumjan decidis ne kapitulaci kaj alfronti la turkan armeon[38]. La kontraŭstaraj armeoj renkontiĝis la 28-an de majo 1918, proksime de Sardarapat. La batalo estis gravega armea sukceso por la armena armeo kiu sukcesis bremsi la invadon de la turkaj fortoj[39]. La armenoj ankaŭ restis firmaj dum la Batalo de Karakilizo kaj dum la Batalo de Baŝ Abaran. La kreado de la Armena Demokratia Respubliko estis proklamita en la tago de la Batalo de Sardarapat, kaj la ARF iĝis la reganta partio. Tamen, la nova ŝtato estis grave detruita, kun granda ekonomia krizo, centmiloj da rifuĝintoj, kaj plejparte malsatanta loĝantaro[38].

La Armena Revolucia Federacio, gvidita de Andranik Toros Ozanjan, provis plurajn fojojn preni Ŝuŝan (konata kiel Ŝuŝi inter armenoj), urbon en Montara Karabaĥo. Ĵus antaŭ ol la Armistico de Mudros estis subskribita, Andranik estis survoje de Zangezuro ĝis Ŝuŝa, por kontroli la tiaman ĉefurbon de Karabaĥo. La fortoj de Andranik troviĝis je 42 kilometroj de la urbo kiam la Unua Mondmilito finiĝis, kaj Turkio, kune kun Germanio kaj Aŭstrio-Hungario, kapitulacis al la aliancanoj[40]. Britaj fortoj ordonis al Andranik haltigi ĉiujn armeajn avancojn, certigante al li ke la konflikto estu solvita per la Konferenco de Parizo 1919. Andranik, ne volante kontraŭi la britojn, retiriĝis al Gorin, Zangezuro[40].

Daŝnako havis fortan ĉeeston en la registaro de la Armena Demokratia Respubliko. La plejmulto el la gravaj postenoj kiel ekzemple Ĉefministro, Defendministro kaj Ministro por Internaj Aferoj estis kontrolitaj de ĝiaj membroj. Malgraŭ ilia fera kontrolo de la potenco, la ARF estis nekapabla ĉesigi la tujan komunistan invadon tra la nordo, kiu finiĝis per transiro de la potenco al la sovetoj en 1920[6]. La ARF estis malpermesita, ĝiaj gvidantoj ekzilitaj, kaj multaj el ĝiaj membroj foriris al aliaj mondopartoj[6].

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo en Libano de la Katolikosato de Kilikio

Post kiam la komunistoj prenis la kontrolon de la mallongdaŭra Armena Demokratia Respubliko kaj la gvidantoj de la Armena Revolucia Federacio estis ekzilitaj, la daŝnakanoj movis la bazon por operacioj tien kie la armena diasporo ekloĝis. Kun la granda enfluo de armenaj rifuĝintoj en la Oriento, la ARF establis fortan politikan strukturon en Libano kaj laŭ pli malgranda mezuro, en Sirio. De 1921 ĝis 1990, la Daŝnakcutjun establis politikajn strukturojn en pli ol 200 ŝtatoj inkluzive de Usono, kie alia granda enfluo de armenoj enloĝiĝis.

Kune kun politika kaj geografia dividado venis ankaŭ religia diferenciĝo. Unu parto de la armena eklezio asertis ke ĝi volis esti aparta de la Katolikoso, kies sidloko estis en Eĉmiadzin, Armena Soveta Socialisma Respubliko. Kelkaj armenoj en Usono opiniis ke Moskvo provis uzi la armenan eklezion por reklami la ideojn de komunistoj ekster la lando. La armena eklezio tiel disiĝis en du filiojn, Echmiadzin kaj Kilikio, kiuj komencis funkcii aparte. En Usono, la preĝejoj fidelaj al Eĉmiadzin ne permesis ke daŝnakanoj estu eklezianoj. Tio estis unu el la kialoj pro kio la ARF malinstigis homojn ĉeesti tiujn preĝejojn kaj alportis la reprezentantojn de la kontraŭa branĉo de la eklezio, la armena Katolikosato de Kilikio, de Libano ĝis Usono[41]. En 1933, daŝnakanoj estis suspektitaj pro la atenco kontraŭ armena ĉefepiskopo Levon Turjan en Novjorko. Antaŭ lia murdo, la ĉefepiskopo estis akuzita je prosovetismo fare de ARF[42]. Tamen, la ARF mem estis laŭleĝe senkulpigita de iu rekta kunkulpeco en la atenco.[43].

Dum la 1950-aj jaroj, streĉitecoj estiĝis inter la ARF kaj la Armena SSR. La morto de la Katolikoso Garegin de la Sankta Seĝo de Kilikio ekigis lukton pro la sukcedo[25]. La Nacia Eklezia Asembleo, kiu estis plejparte influita de la ARF, elektis Zareh de Aleppo. Tiu decido estis malaprobita de la Katolikoso de Armenio (en Eĉmiadzin), la kontraŭdaŝnaka koalicio, kaj la sovetarmenaj aŭtoritatoj. Zareh etendis sian administran aŭtoritaton super granda parto da la armena diasporo, antaŭenigante la vundeton kiu jam estis kreita per lia elekto. Tiu okazaĵo disfendis la grandan armenan komunumon de Libano, kreante sporadajn koliziojn inter la subtenantoj kaj alakceptantoj de Zareh[25].

Religia konflikto estis parto de pli granda konflikto kiu okazis en la du "flankoj" de la armena diasporo. La ARF daŭre ne ŝatis la fakton ke ili estis elpelitaj de Armenio post kiam la Ruĝa Armeo envenis tien, kaj la ARF-gvidantoj apogis la kreadon de "Libera, Sendependa kaj Unuiĝinta Armenio", libera kaj de Sovetia kaj Turka hegemonio. La Socialdemokrata Partio Hunĉakian kaj Partio Ramgavaro, ĉefrivaloj de la ARF, apogis la establitan sovetan regadon en Armenio.[25]

Libano[redakti | redakti fonton]

Logoo de la Libana Socialdemokrata Partio, proksima al ARF

De 1923 ĝis 1958, konfliktoj estiĝis inter armenaj partioj luktantaj por la ĉefregado kaj organizado de la diasporo. En 1926, lukto inter komisionoj de la ARF kaj Hunĉako por la kontrolo super la establita ladvilaĝo Burĵ Hammud en Libano kondukis al la atenco kontraŭ la daŝnakano Vahan Vartabedjan. Kiel reprezalio pro la murdo, hunĉakoj Mihran Aghazarjan kaj S. Deĥruhi estis murditaj en 1929 kaj 1931 respektive[44]. En 1956, kiam la episkopo Zareh estis konsekrita Katolikoso de Kilikio, la Katolikoso de Eĉmiadzin rifuzis rekoni lian aŭtoritaton. Tiu polemiko dividis la armenan komunumon de Libano. Kiel rezulto, en la kunteksto de la libana enlanda milito de 1958, armita konflikto erupciis inter subtenantoj (daŝnakanoj) kaj kontraŭuloj (ĥunĉakoj, ramgavaroj) de Zareh[25].

Antaŭ la Libana Interna Milito de 1975-1990, la partio estis proksime aliancita kun la falangisma partio de Pierre Gemayel kaj ĝenerale kune prizorgis voĉdonojn kun la falangistoj, precipe en Bejruto kie estis distriktoj kun granda armena loĝantaro[45]. La rifuzo de la ARF, kune kun la plimulto de armenaj grupoj, preni aktivan rolon en la interna milito, amarigis la rilatojn inter la du partioj, kaj la Libanaj Fortoj (milico de falangistoj sub ordono de Baŝir Gemayel, la filo de Pierre Gemayel), respondis per atakado al la armenaj kvartaloj de multaj libanaj urboj, inkluzive de Burĵ Hammud[45]. Multaj armenoj aliĝintaj al Daŝnako prenis la armilojn libervole por defendi la loĝejon kaj familion. En la mezo de la libana interna milito, mistera gerilo-organizo nomita Komando Justico kontraŭ la Armena genocido aperis kaj aranĝis ĉenon de atencoj de 1975 ĝis 1983. La gerila organizo estis foje ligita al la daŝnakoj[46].

Etnaj armenoj ricevas ses sidlokojn en la Nacia Asembleo de Libano, el 128 membroj. La libana filio de la ARF kutime kontrolis plimulton de la armena voĉdono kaj gajnis la plej multajn el la etnaj armenaj sidlokoj en la Nacia Asembleo. Grava ŝanĝo okazis en la parlamenta elekto de 2000. Pro malproksimiĝo inter ARF kaj Karama (Digno), partio de Rafik Hariri, la ARF nur ricevis unu parlamentan sidlokon, ĝia plej malbona rezulto en multaj jardekoj. La ARF vokis al bojkoto de la bejrutaj elektoj en 2005.

La rilatoj plu acidiĝis la 5-an de aŭgusto 2007 pro la elektoj en la distrikto Metn, kiu inkluzivas la grandan armenan areon ĉe Burĵ Hammud, ARF decidis apogi Camille Khoury, la kandidaton subtenitan de la opozicia estro de la Libera Patriota Movado de Michel Aoun kontraŭ la falangisma gvidanto Amine Gemayel kaj poste, li gajnis la sidlokon.

La nuna Prezidanto de la Centra Komitato de la Armena Revolucia Federacio en Libano estas Mr. Hovig Mĥitarjan. La ARF-a filio en Libano havas sian ĉefsidejon en Burĵ Hammud en la Centro Ŝaghzojan, ĝi posedas la gazeton Aztag kaj la radiostacion "Voĉo el Van", kun 24-hora elsendado.[47]

Postsoveta epoko[redakti | redakti fonton]

Armenio[redakti | redakti fonton]

La sidejo de ARF en la ĉefurbo de Armenio, Erevano

La ARF ĉiam konservis sian ideologian devizon "Libera, Sendependa, kaj Unuiĝinta Armenio"[48]. La esprimo Unuiĝinta Armenio rilatas al limoj de Armenio rekonitaj de la usona prezidento Woodrow Wilson kaj skizita en la Traktato de Sèvres[49]. Post kiam Armenio okazis esti sub soveta kontrolo en 1920, la ARF ene de la armena diasporo kontraŭis la sovetian regadon super Armenio kaj amasiĝis en subteno de la armena sendependeco. Ĝi kontribuis al organizado de socia kaj kultura kadro direktita por la konservado de la armena identeco[50]. Tamen, pro fera komunisma kontrolo, la ARF ne povis funkcii en la Armena Soveta Socialisma Respubliko kaj la partio restis malpermesita ĝis 1991.

Kiam sendependeco estis atingita en 1991, la ARF baldaŭ iĝis unu el la ĉefaj kaj plej aktivaj partioj, konkurante plejparte kun la Tut-Armena Nacia Movado. Poste, la 28-an de decembro 1994, la prezidanto Levon Ter-Petrosjan en fama televidparolado ekskludis la ARF, kiu estis la gvida opozicia partio de la nacio, kune kun Jerkir, la plej granda tagĵurnalo de la lando apartenanta al la Daŝnako.[51].

Sub akuzo je komploto kontraŭ la stabileco, la prezidinto Ter-Petrosjan, malpermesis la partion en Armenio.

Ter-Petrosjan montris pruvojn kiuj supozeble detaligis komploton organizitan de la ARF por okupiĝi pri terorismo kontraŭ lia administracio, endanĝerigi la nacian sekurecon de Armenio kaj senpotencigi la registaron. Laŭlonge de la nokto, la sekurecfortoj arestis ARF-gvidantojn, kaj la polico prenis komputilojn, faksmaŝinojn, dosierojn kaj presilojn de la oficejo de la ARF. Krom Jerkir, la registartrupoj ankaŭ fermis plurajn literaturaj, porinajn, kulturajn, kaj junularajn eldonaĵojn[51]. 31 viroj, kiuj poste estis konataj kiel la "Dro-Grupo" (la grupo kiu estis supoze malantaŭ la komploto), estis arestitaj.

Gerard Libaridjan, historiisto kaj asistanto de Ter-Petrosjan, kolektis kaj prezentis la pruvojn kontraŭ la akuzitoj. Li poste deklaris en intervjuo ke li ne certis ĉu tiuj pruvoj estis veraj, nerekte dirante ke la partio estis ekskludita pro ĝiaj kreskantaj eblecoj pri la sidlokoj de la parlamentaj elektoj en 1995[52]. Plurajn monatojn post la elektoj, la plejmulto el la akuzitoj estis trovitaj nekulpaj escepte de pluraj akuzitaj je okupiĝado pri koruptaj komercpraktikoj. La malpermeso de la partio estis ĉesigita, krome malpli ol post unu semajno Ter-Petrosjan perdis la potencon kaj estis anstataŭita de Robert Koĉarjan, kiu estis subtenita de la daŝnakanoj.

En 2008, la Armena Federacia Revolucio kuniĝis al la koalicio kiu regis Armenion kaj subtenis la agadon de la polico dum la fortaj protestoj dum la prezidenta balotado de 2008 kiam mortis dek personoj. Ĝi forlasis la koalicion kaj iĝis opozicia partio, en 2009, sed la rilatoj kun aliaj frakcioj de la armena opozicio estas malvarmaj.[53]

Montara Karabaĥo[redakti | redakti fonton]

Dum la milito en Montara Karabaĥo, la daŝanaknoj helpis la defend-armeon de Arcaĥo

Post kiam Sovetunio etendiĝis en la Suda Kaŭkazio, ĝi establis la Aŭtonoman Provincon Montara Karabaĥo ene de la Azerbajĝana Socialisma Soveta Respubliko en 1923[54][55][56]. En la lastaj jaroj de Sovetio, la Daŝnako establis filion en Montara Karabaĥo. En januaro 1991, ĝi venkis en la parlamenta elekto kaj estis reganta partio dum la tuta tempo de la milito en Montara Karabaĥo[57]. La daŝnakanoj aktive apogis la sendependecon de Montara Karabaĥo (aŭ Arcaĥo kiel armenoj nomas ĝin). Ĝi helpis la karabaĥan armeon per sendado de armitaj volontuloj al la militado kaj provizado de la armeo per armiloj, manĝaĵoj, kuraciloj kaj morala subteno[58]. Ŝamil Basajev, komandanto de la ĉeĉenaj volontultrupoj en la milito, asertis ke li kaj lia bataliono malgajnis nur unufoje kaj tio estis en Karabaĥo, kie ili batalis kontraŭ la "Daŝnak-bataliono"[59]. Post decido ne konkuri en la duaj parlamentaj elektoj, la Daŝnako konkuris en la elektoj de 1999 kaj gajnis 9 el la 33 sidlokoj en la Nacia Asembleo de Montara Karabaĥo[59]. Dum la elektoj de junio 2005, Daŝnakcutjun estis parto de balotalianco kun Movado 88 kiu atingis 3 el 33 sidlokoj.

Politika filozofio kaj celoj[redakti | redakti fonton]

Daŝnako membras en la Socialista Internacio

La ĉefaj fondintoj de la Daŝnako estis socialistoj, kaj marksismaj elementoj estis ĉie en la enkonduka sekcio de la unua programo de la partio skribita de Rosdom, nomata "Ĝenerala Teorio"[60]. La ARF establis siajn ideologiajn kaj politikajn celojn dum la Hamida reĝimo. Ĝi kondamnis la otomanan reĝimon kaj la neelteneblajn vivkondiĉojn de la armenoj kaj pledis por la ŝanĝiĝo de la reganta reĝimo kaj garantioj pli da rajtoj pere de revolucio kaj armita lukto. La ARF havis kaj daŭre havas socialismon ene de sia politika filozofio. Ĝia programo esprimas la tutan, plurfacetan ŝminkon de la armena ribela movado, inkluzive de ĝia nacia-liberigo, politika, kaj soci-ekonomiaj aspektoj.[61]

Malgraŭ postaj modifoj, la supre menciitaj principoj kaj tendencoj daŭre karakterizas la ideologian mondon de la Armena Revolucia Federacio, kaj ĝia enfokusiĝo pri la temoj restis senŝanĝa. En lastatempaj jardekoj, la Daŝnako certigis sin ideologie kaj reformulis la sekcion de sia programo nomita "Ĝenerala Teorio", adaptante ĝin al nunaj konceptoj de socialismo, demokratio kaj rajtoj je mem-determinado.[61] Ĝiaj celoj estas:

  • Kreado de libera, sendependa, kaj unuiĝinta Armenio. La limoj de Unuiĝinta Armenio devas inkluzivi ĉiujn teritoriojn nomumitajn kiel Armenio fare de la Traktato de Sèvres kune kun la historiaj armenaj regionoj Arcaĥo, Ĝavaĥko, kaj Naĥiĉevano[7].
  • Internacia kondamno de la genocido farita de la turkoj kontraŭ la armenoj, redonado de la teroj kiuj estas Okcidenta Armenio, kaj riparado al la armena nacio[7].
  • La reveno de la tutmonda armena komunumo al la lando Unuiĝinta Armenio[7].
  • La plifortigado de la ŝtatiĝo de Armenio, instituciigo de demokratio kaj la jurŝateco, sekurigante la ekonomian bonfarton de la homoj, kaj establado de socia justeco, kaj demokratia kaj socialisma memstara respubliko en Armenio[7].
Anatolio kaj Trakio laŭ la Traktato de Sèvres de 1920, nuligita de la Traktato de Laŭzano en 1923.

La ARF estas ofte kritikata pro tio ke ĝia nuna strategio estas tiu same uzata el la epoko de la Otomana Imperio. Ĝiaj taktikoj estas rigarditaj kvazaŭ ili rigardus la okcidentajn registarojn kaj diplomatiajn cirklojn por ke ili sponsoru la postulojn de la partio[62].

En 1907, la ARF aliĝis al la Dua Internacio ĝis la disiĝo de ĉi organizo dum la Unua Mondmilito[63]. Poste ĝi iĝis membro de la Socialista Internacio kaj estis plenrajta membro ĝis 1960, kiam ĝi decidis eliri de la organizo[64] In 1996, it was re-accepted as an observer member, and in 1999 the Dashnaks earned full membership in the international organization.[64]. En 1996, ĝi estis reakceptita kiel observanta membro, kaj en 1999 la daŝnakanoj ricevis plenan membrecon en la internacia organizo. La partio ankaŭ estis membro de la Laborista kaj Socialista Internacio inter 1923 kaj 1940[65].

Membro de la Armena Revolucia Federacio estas nomata armene daŝnakcakan (en orient-armena lingvo) aŭ taŝnagcagan (en okcident-armena lingvo). Krom tiu nomo, la membroj nomas unu la alian kamarado (Ընկեր enker por viroj kaj Ընկերուհի enkeruhi por virinoj)[66].

Organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Armena diasporo.

La ARF estas konsiderita kiel la plej grava organizo en la armena diasporo, establante multnombrajn armenajn lernejojn, komunumajn centrojn, skoltajn kaj sportajn grupojn, bonfarajn societojn, junularajn grupojn, tendarojn, kaj aliajn organojn ĝenerale en la mondo[5]. La ARF ankaŭ laboras kiel organo de la Armena Nacia Komitato, la Armena Bonfara Societo, la Homenetmen Armena Ĝenerala Atleta Unio, la Hamazkajin Kultura Fondaĵo, kaj multaj aliaj komunumaj organizoj[5]. Ĝi funkciigas la Armenan Junularan Federacion, kiu instigas la junulojn de la diasporo enmiksiĝi en la politika ideologio de la ARF. La ARF apartenas al la Armena Nacia Komitato de Ameriko[67], kaj ĝiaj ĝemelaj organizoj kiel ekzemple la Armena Nacia Komitato de Kanado kiu poste ludis signifan rolon en la kampanjo por la rekono de la Armena genocido en la respektivaj landoj. La daŝnakaj studentaj asocioj Ŝant kaj Armen Karo estas lernejaj kaj universitataj organizoj en diversaj edukcentroj kaj ili estas la solaj ARF-organizoj kies membreco estas ekskluzive de tiu medio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Armenian Revolutionary Federation Founded, Armenian history timeline. Arkivita el la originalo je 2018-07-09. Alirita 2006-12-25.
  2. Tachnaq party holds 2 seats in Lebanese National Assembly.. Arkivita el la originalo je 2007-06-29. Alirita 2006-12-30.
  3. ARF among parties running in NKR elections. Arkivita el la originalo je 2006-10-03. Alirita 2007-01-03. Arkivigite je 2006-10-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-10-03. Alirita 2011-07-30.
  4. ARF news 'Yerkir', Hrant Markarian Speech. Arkivita el la originalo je 2007-06-10. Alirita 2006-12-25.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 U.S. Embassy releases study on Armenian-Americans. Alirita 2006-12-27.
  6. 6,0 6,1 6,2 ARF.am Home. Arkivita el la originalo je 2006-10-12. Alirita 2006-12-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-10-12. Alirita 2011-08-02.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Goals of the Armenian Revolutionary Federation. Arkivita el la originalo je 2006-08-11. Alirita 2006-12-29. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-02-02. Alirita 2011-08-02.
  8. RA Prime Minister Tigran Sargsyan's Speech at General Meeting of ARF "Dashnaktsutyun". Government of Armenia (2008-05-21). Alirita 19-a de junio 2011.
  9. 9,0 9,1 Libaridian, Gerard J.. (2004) Modern Armenia: People, Nation, State. Transaction Publishers, p. 103, 106. ISBN 978-0-7658-0205-7.
  10. Libaridian, Gerard J.. (2004) Modern Armenia: People, Nation, State. Transaction Publishers, p. 106. ISBN 978-0-7658-0205-7.
  11. 11,0 11,1 Geifman, Anna. Thou Shalt Kill: Revolutionary Terrorism in Russia, 1894–1917, p. 21–22. ISBN 978-0-691-02549-0.
  12. Vratsian, Simon. (2000) Tempest-Born DRO. Armenian Prelacy, New York, translated by Tamar Der-Ohannesian, p. 13–22.
  13. "A Critical Survey of Bolshevism" - Stalin. Alirita 2007-08-05.
  14. 14,0 14,1 Swietochowski, Tadeusz. (1985) Russian Azerbaijan, 1905–1920. The Shaping of a National Identity in a Muslim Community. Cambridge University Press, p. 41–42. ISBN 978-0-521-52245-8.
  15. Libaridian, Gerard J.. Modern Armenia: People, Nation, State, p. 17. ISBN 978-0-691-02549-0.
  16. ruse«Всеподданейшая записка по управлению кавказским краем генерала адьютанта графа Воронцова-Дашкова», СПб.: Государственная Тип., 1907, с.12
  17. Suny, Ronald. (1996) Transcaucasia, Nationalism, and Social Change: Essays in the History of Armenia, 2nd edition, p. 166–167. ISBN 978-0-472-06617-9.
  18. Abraham, Richard. (1990) Alexander Kerensky: The First Love of the Revolution. Nov-Jorko: Columbia University Press, p. 53. ISBN 978-0-231-06109-4.
  19. Abraham. Alexander Kerensky, p. 54
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 Berberian, Houri. (2001) Armenians and the Iranian Constitutional Revolution of 1905–1911. Westview Press, p. 116–117. ISBN 978-0-8133-3817-0.
  21. 21,0 21,1 21,2 Berberian, Houri. (2001) Armenians and the Iranian Constitutional Revolution of 1905–1911. Westview Press, p. 132–134. ISBN 978-0-8133-3817-0.
  22. 22,0 22,1 22,2 22,3 22,4 armene Kurdoghlian, Mihran. (1996) Hayots Badmoutioun (Armenian History). Hradaragutiun Azkayin Oosoomnagan Khorhoortee, Athens Greece, p. 42–48.
  23. Ministère des affaires étrangères, op. cit., no. 212. M. P. Cambon, Ambassadeur de la Republique française à Constantinople, ŕ M. Hanotaŭ, Ministre des affaires étrangères, p. 239; et no. 215 p. 240.
  24. Hovannisian, Richard G.. (1997) The Armenian People from Ancient to Modern Times. Palgrave Macmillan, p. 224–225. ISBN 978-0-312-10168-8.
  25. 25,0 25,1 25,2 25,3 25,4 Hovannisian, Richard G.. (1997) The Armenian People from Ancient to Modern Times. Palgrave Macmillan, p. 418. ISBN 978-0-312-10168-8.
  26. Khanasor Expedition, Armenian history timeline. Arkivita el la originalo je 2006-10-16. Alirita 2006-12-26.
  27. Karentz, Varoujan. (2004) Mitchnapert the Citadel: A History of Armenians in Rhode Island. iUniverse, p. 166. ISBN 978-0-595-30662-6.
  28. Mesrobian, Arpena S.. (2000) Like One Family: The Armenians of Syracuse. Gomidas Institute, p. 222. ISBN 978-0-9535191-1-8.
  29. Pasdermadjian, Garegin. (1918) Why Armenia Should be Free: Armenia's Rôle in the Present War. Hairenik Pub. Co..[rompita ligilo]
  30. 30,0 30,1 Kansu, Aykut. (1997) The Revolution of 1908 in Turkey. Brill Academic Publishers, p. 78. ISBN 978-90-04-10283-5.
  31. 31,0 31,1 armene Kurdoghlian, Mihran. (1996) Hayots Badmoutioun (Armenian History). Hradaragutiun Azkayin Oosoomnagan Khorhoortee, Athens Greece, p. 52–53.
  32. Eyewitness account of the start of the Armenian Genocide. Arkivita el la originalo je 2011-07-07. Alirita 2007-01-03.
  33. 33,0 33,1 armene Kurdoghlian, Mihran. (1996) Hayots Badmoutioun (Armenian History). Hradaragutiun Azkayin Oosoomnagan Khorhoortee, Athens Greece, p. 92–93.
  34. Ussher, Clarence D. (1917) An American Physician in Turkey. Boston, p. 244.
  35. Punishment of the Executors of the Armenian Genocide. Alirita 2007-01-03.
  36. Avakian, Lindy V.. (1989) The Cross and the Crescent. USC Press. ISBN 978-0-943247-06-9.
  37. Transcaucasian Federation. Alirita 2007-01-03.
  38. 38,0 38,1 The First Republic. Arkivita el la originalo je 2012-12-19. Alirita 2007-01-03.
  39. Genocide survivors recall victory at Sardarapat. Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2006-12-30.
  40. 40,0 40,1 Pre-Soviet history of Karabakh. Arkivita el la originalo je 2006-12-18. Alirita 2006-12-30.
  41. Soviet background separates two Armenian churches in US. Arkivita el la originalo je 2007-06-30. Alirita 2007-06-28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-30. Alirita 2011-08-01.
  42. Atabaki & Mehendale, Touraj & Sanjyot. (2005) Central Asia And The Caucasus: Transnationalism And Diaspora. Routledge (UK), p. 136. ISBN 978-0-415-33260-6.
  43. Hovannisian, Richard G.. (1997) The Armenian People from Ancient to Modern Times. Palgrave Macmillan, p. 416. ISBN 978-0-312-10168-8.
  44. Weinberg, Leonard. Political parties and terrorist groups. Routledge (UK), p. 19. ISBN 978-978-0-7146-3491-3.
  45. 45,0 45,1 Federal Research, Division. (2004) Lebanon a Country Study. Kessinger Publishing, p. 185. ISBN 978-1-4191-2943-8.
  46. Verluise. (1995) Armenia in Crisis: The 1988 Earthquake. Wayne State University Press, p. 143. ISBN 978-0-8143-2527-8.
  47. Tashnag says offers of compromise were snubbed. Alirita 2007-08-08.
  48. ARF Shant Student Association. Arkivita el la originalo je 2006-08-11. Alirita 2007-01-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-02-02. Alirita 2011-08-02.
  49. Treaty of Sèvres. Alirita 2007-01-07.
  50. Armenian Revolutionary Federation - Dashnaktsutiun. Arkivita el la originalo je 2007-03-14. Alirita 2007-02-03. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-14. Alirita 2011-08-02.
  51. 51,0 51,1 ARF newspaper banned. Arkivita el la originalo je 2006-12-06. Alirita 2006-12-27. Arkivigite je 2006-12-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-12-06. Alirita 2011-08-02.
  52. Interview in 2001 by Aram Abrahamyan on Horizon Armenian Programming.
  53. "Dashnaks Skeptical About Sarkisian’s Dialogue With Ter-Petrosian", 28-a de aprilo 2011. Kontrolita 29-a de aprilo 2011.
  54. CIA - The World Factbook -- Armenia. Arkivita el la originalo je 2010-07-19. Alirita 2007-01-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-19. Alirita 2011-08-02.
  55. armene Լեռնային Ղարաբաղի Ինքնավար Մարզ (ԼՂԻՄ) (Nagorno-Karabakh Autonomous Oblast) Armenian Soviet Encyclopedia, Vol. 4, Yerevan 1978 p. 576
  56. de Waal, Thomas. (2003) Black Garden: Armenia and Azerbaijan Through Peace and War. New York University Press. ISBN 978-0-8147-1945-9.
  57. Electioral history of Karabakh. Arkivita el la originalo je 2009-01-09. Alirita 2007-02-04.
  58. Federal Research, Division. (2004) Armenia a Country Study. Kessinger Publishing, p. 141. ISBN 978-1-4191-0751-1.
  59. 59,0 59,1 "Terror in Karabakh: Chechen Warlord Shamil Basayev's Tenure in Azerbaijan", The Armenian Weekly On-Line: AWOL. Kontrolita 2007-02-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-02-06. Alirita 2011-08-02.
  60. ARF history. Arkivita el la originalo je 2006-01-02. Alirita 2006-01-29. Arkivigite je 2006-01-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-01-02. Alirita 2011-08-02.
  61. 61,0 61,1 ARF history. Arkivita el la originalo je 2006-01-06. Alirita 2006-01-29. Arkivigite je 2006-01-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-01-06. Alirita 2011-08-02.
  62. Melkonian, Monte. (1990) The Right to Struggle: Selected Writings of Monte Melkonian on the Armenian National Question. San Francisco, Sardarabad Collective, p. 55–57. ISBN 978-0-9641569-1-3.
  63. Vered Amit, Talai. (1989) Armenians in London: the management of social boundaries. Manchester University Press, p. 23. ISBN 978-0-7190-2927-1.
  64. 64,0 64,1 france La F.R.A. Dachnaktsoutioun rejoint l'Internationale Socialiste. Arkivita el la originalo je 2006-12-04. Alirita 2006-03-11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-12-04. Alirita 2011-08-02.
  65. Kowalski, Werner. (1985) Geschichte der sozialistischen arbeiter-internationale: 1923 - 19. Dt. Verl. d. Wissenschaften, 1985, p. 335.
  66. Spotlight: ANC of Rhode Island. Alirita 2007-03-14.
  67. Karentz, Varoujan. (2004) Mitchnapert the Citadel: A History of Armenians in Rhode Island. iUniverse, p. 162. ISBN 978-0-595-30662-6.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Amaskomunikiloj de Daŝnako[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.